Vincenz Priessnitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincenz Priessnitz (1799–1851)

Vincenz Priessnitz (naskiĝis la 4-an de oktobro 1799 – mortis la 28-an de novembro 1851) estis fondinto de alterna natura kuracado de germana nacio, vivanta en Gräfenberg (hodiaŭ Lázně Jeseník) ĉe Frývaldov en silezia parto de montaro Jeseníky. Li realigis ekz. kuracadon per laboro, per freŝa aero kaj per pura montara akvo. Li metis tiel bazojn de hidroterapio. Li estas fondinto de mondfama banloko, kuracis ĉe li ekz. Nikolaj Gogol. Unesko proklamis la jaron 1999 okaze de ducentjara datreveno de la naskiĝo de Priessnitz kiel signifa datreveno.

De lia familia nomo devenas la pollingva nomo de duŝo: prysznic.