Vinio de Stephen
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Vini stepheni | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Vinio de Stephen (Vini stepheni, laŭ kio konata ankaŭ kiel Stifena vinio, sed ankaŭ kiel Hendersona vinio aŭ Hendersona lorio) estas specio de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. Ĝi estas unu el kelkaj specioj de lorioj de la genro Vini troveblaj kiel endemio nur en Insulo Henderson en Pitkarna Insularo, Suda Pacifiko.
Ilia natura habitato estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj hazarda enmeto de predantoj en la insulo.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiuj lorioj longas 19 cm kaj pezas 42–55 g.
Plenkreskuloj estas verdaj sur la supraj partoj, kun verdaj okcipito kaj krono. La verda koloro fariĝas flaveca ĉe la bazo kaj vosto. Ili havas verdajn subflugilojn, kun verda bendo trans la brusto, kiu varias laŭ aspekto. Ilia brusto estas ruĝa, kaj fariĝas viola direkte al iliaj abdomeno kaj femuroj. Ili havas tre oranĝan bekon kun flavaj aŭ oranĝaj okuloj.[2]
Junaj Stefenaj lorioj havas verdajn malsuprajn partojn kun violaj aŭ ruĝaj markoj sur siaj gorĝoj kaj abdomenoj. Ilia vosto tendencas esti malhelverda. Ili havas brunajn bekojn kaj okulojn.[2]
La krioj elsenditaj dum manĝado estas mallaŭtaj kaj pepantaj. La krioj faritaj dumfluge estas pli laŭtaj.[2]
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Tiujn loriojn malfacilas trovi en densa foliaro. Ili ĝenerale troviĝas en malgrandaj grupoj aŭ birdaroj. Ili estas konataj pro vojaĝado inter la interna foliaro kaj marbordaj palmoj por manĝi kokosojn.[2]
Dieto
[redakti | redakti fonton]La dieto de la birdoj konsistas el nektaro, poleno, fruktoj, kaj larvoj de papilioj kaj de tineoj. La plimulto de la nektaro manĝata de la lorioj venas de la floroj de Scaevola sericea kaj Timonius polygamus.[2][3]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Ilia reprodukta sezono supozeble estas ĉirkaŭ aprilo aŭ komence de majo.[2]
Minacoj
[redakti | redakti fonton]Tiuj lorioj estas taksitaj kiel vundeblaj fare de la IUCN. Oni supozas, ke ili havas stabilan populacion de 720-1820 individuoj. Pro ilia ekstreme limigita teritorio, la ĉefa minaco al la supervivo de la lorioj estas la hazarda enkonduko de predantoj al la insulo Henderson kaj habitatoperdo pro senarbarigo aŭ naturaj katastrofoj. Ili tamen ŝajnas esti adaptiĝintaj al la enkonduko de almenaŭ unu enpenetra predanto, nome la polinezia rato. Estis malsukcesa provo ekstermi enpenetrajn ronĝulojn de la insulo Henderson.[2][4]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]The lorikeet is endemic to Henderson Island in the Pitcairn Islands. It inhabits coconut palms as well as the dense forest on the interior of the island.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . IUCN Red List of Threatened Species: Henderson Lorikeet (2016-10-01). Alirita 2020-05-07 .
- 1 2 3 4 5 6 7 8 Parrots.org Stephens-lorikeet.
- ↑ The feeding ecology of Stephen's lory and nectar availability in its food plants. Alirita 8a de Majo 2020 .
- ↑ Population status of four endemic land bird species after an unsuccessful rodent eradication on Henderson Island | Request PDF (angle). Alirita 2020-05-08 .
- Juniper & Parr (1998) Parrots: A Guide to Parrots of the World; (ISBN 0-300-07453-0).
- Forshaw (2006) Parrots of the World: An Identification Guide; (ISBN 0-691-09251-6).
- Arndt, Thomas (2001): Lexicon of Parrots. Arndt Verlag
- Steadman, David W.. (15 October 2006) Extinction and Biogeography of Tropical Pacific Birds. University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-77142-7.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


