Vinipego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinipego
angle: Winnipeg, esperante: Vinipego
urbo
Vinipego
Oficiala nomo: Winnipeg
Moto: Unum Cum Virtute Multorum
(Unu kun la forto de multaj)
Kromnomo: Gateway to the West, Heart of the Continent, The Peg
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Manitobo
Regiono Ĉefurba Regiono Vinipego
Historia regiono Aniŝinaboj
Parto de Kanadaj Prerioj
Konstruaĵo Muzeo por Homaj rajtoj
Riveroj Asinibojno, Norda Ruĝa Rivero
Situo Vinipego
 - alteco 238 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 58″ N 97° 08′ 21″ U / 49.89944 °N, 97.13917 °U / 49.89944; -97.13917 (mapo)
Areo 464,01 km² (46 401 ha)
 - de aglomeraĵo 448,92 km² (44 892 ha)
 - de metropolo 5 302,98 km² (530 298 ha)
Loĝantaro 663 617 (2011)
 - de aglomeraĵo 671 551
 - de metropolo 730 018
Denseco 1 430,18 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 1 496 loĝ./km²
 - de metropolo 138 loĝ./km²
Valo Valo de Ruĝa Rivero
Fondita 1738
Gvidantaro Urbokonsilio de Vinipego
Urbestro Sam Katz
Plej facila aliro al Lago Vinipego
Horzono UTC (UTC-6)
 - somera tempo UTC (UTC-5)
Poŝtkodo R2C–R3Y
Telefona antaŭkodo +1-204
Devenaj loĝantoj Kanadaj devenaj homoj Aboriginal Peoples of Canada
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Manitobo
Situo enkadre de Manitobo
Situo enkadre de Manitobo
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Winnipeg
Retpaĝo: www.winnipeg.ca
Parlamentejo
Ĉina kvartalo en Vinipego
Kanada muzeo de Homaj rajtoj

Vinipego (angle Winnipeg) estas la ĉefurbo de la provinco Manitobo en Kanado. Ĝi situas en la sudo de la provinco, ĉe la kunfluejo de la Riveroj Ruĝa kaj Asinibojno. Ĝi estas la plej granda urbo de Manitobo kaj la sesa plej granda en Kanado.

Demografio

La urbo Vinipego estas hejmo por 619.544 homoj (laŭ la censo de 2001), ĉ. 54% de la loĝantaro de Manitobo. La loĝantaro de Vinipego kreskis je ĉ. 12.000 homoj inter 1996 kaj 2001. Vinipego kreskas je ĉe 0,5 % jare depost 1971, la plejparto de la novaj loĝantoj venis de Azio, Afriko, la ĉirkaŭaj kamparaj distriktoj, kaj indiĝenaj komunumoj. Edmontono kaj Kalgario tamen, iam malpli grandaj kuzoj, kreskis je 3,0 % kaj 4,5 % jare dum la sama periodo, tiel ke ĉiu nun havas loĝantaron de pli ol miliono en sia aglomeraĵo. Vinipego iam estis la trie plej granda urbo de Kanado (ĝis la 1930-aj jaroj), sed ekde la 1970-aj jaroj la kresko de Vinipego malrapidiĝis kaj la urbo falis al sese plej granda urbo en 2004. La Aglomeraĵo Vinipego estas la naŭe plej granda en Kanado, iom malantaŭ tiuj de Kebeko kaj Hamiltono, Ontario.

Laŭ la censo de 2001:

  • 25.7% de la loĝantoj havis malpli ol 20 jarojn
  • 29.4% de la loĝantoj havis inter 20 kaj 39 jaroj
  • 31.6% de la loĝantoj havis inter 40 kaj 64 jaroj
  • 13.3% de la loĝantoj havis pli ol 64 jarojn

Videblaj minoritatoj

La Kanada Institucio pri Statistiko demandas de responduloj ĉu ili estas indiĝenaj kaj ĉu ili apartenas al videbla minoritato. Publikigitaj informoj por 2001:

  • Sumo de videblaj minoritatoj: 13,4 %, kiel sekvas:
  • Filipina: 4,9 %
  • Sud-Azia: 2,0 %
  • Nigrula: 1,8 %
  • Ĉina: 1,8 %
  • Sudorient-Azia: 0,8 %
  • Latin-Amerika: 0,7 %
  • Japana: 0,3 %
  • Korea: 0,2 %
  • Araba: 0,2 %
  • Okcident-Azia: 0,1 %
  • Aliaj minoritatoj aŭ multoblaj minoritatoj: 0,6 %.
  • Indiĝena: 8,6 % (respondantoj de la censo kiuj pretendas je indiĝena identeco)
  • Ne-indiĝena aŭ ne de videbla minoritato: 78,0 %

Religia aparteno

Religiaj grupoj kun malpli ol 0,5 % da apartenantoj ne listiĝas ĉi tie. Fonto: Kanada Instituto pri Statistiko, censo de 2001

Lingvoj parolataj

La lingvoj plej ofte uzataj de Vinipeganoj estas: la angla (99,0 %), la franca (11,1 %), la germana (4,1 %), la tagaloga (3,8 %), la ukraina (3,1 %), la hispana (1,7 %), la ĉina (1,7 %), la pola (1,7 %), la portugala (1,3 %), la itala (1,1 %), la panĝaba (1,0 %), la vjetnama (0,6 %), la oĝibva (0.6%), la hindia (0.5%), la rusa (0.5%), la kria (0.5%), la nederlanda (0,4 %), signolingvo (0,3 %), la araba (0,3 %), la kroata (0,3 %), la greka (0,3 %), la hungara (0,3 %), la japana (0,2 %), la kreola (0,1 %), la dana (0,1 %), gaela (0,0 %), la inuktituta (0,0 %), la mikmaka (0,0 %).

Koncerne la uzadon de la du oficialaj lingvoj de Kanado far Vinipeganoj, 88,0 % parolis nur la anglan, 11,0 % parolis kaj la anglan kaj la francan, 0,9 % parolis nek la anglan nek la francan, kaj 0,1 % parolis nur la francan.

Fonto: Kanada Instituto pri Statistiko (censo de 2001), vidu la eksteran ligon.

Edukado

Edukado estas respondeco de la provincaj registaroj en Kanado.

Edukado en Manitobo regiĝas ĉefe per la Leĝo pri Publikaj Lernejoj, la Leĝo pri Eduka Administrado, kaj regularoj faritaj laŭ tiuj du leĝoj. La leĝaro difinas la rajtojn kaj respondecojn de la Ministro de Edukado, Civitaneco kaj Junularo, kiel ankaŭ la rajtojn kaj respondecojn de lernejaj komisionoj, lernejestroj, instruistoj, gepatroj kaj lernejanoj.

En Vinipego estas ses lernejaj distriktoj:

  • Lerneja Distrikto Vinipego
  • Lerneja Distrikto St James-Assiniboia
  • Lerneja Distrikto Pembina Trails
  • Lerneja Distrikto Seven Oaks
  • Lerneja Distrikto Orienta Rivero Transcona
  • Lerneja Distrikto Louis Riel

Altlernejoj

Estas kvar universitatoj kaj unu granda kolegio en Vinipego:

Privataj lernejoj

greke Balmoral Hall School greke Mennonite Brethren Collegiate Institute

greke St. Mary's Academy

Lokaj amaskomunikiloj

Tag-gazetoj

Ethnaj gazetoj

Semajn-gazetoj

  • Uptown - troveblaj en diversaj lokoj de la urbocentro

Revuoj

greke Canadian Dimension greke Winnipeg Women greke Winnipeg Men greke Ciao! Magazine greke WHERE Winnipeg

Retejoj

greke WinnipegWeb greke Winnipeg Online greke My Winnipeg greke Winnipeg Indymedia greke Winnipeg Movies greke City of Winnipeg greke New Winnipeg greke Winnipeg Guide greke WHERE Winnipeg greke Winnipeg Rant greke Winnipeg Movie Reviews

Televid-stacioj

Estas unu franclingva kaj ses anglalingvaj televid-stacioj kiuj baziĝas en Vinipego kaj dissendas programojn libere riceveblaj en vinipeganoj. La plej multaj vinipeganoj abonas kablan televid-servon per Shaw Communications aŭ ciferecan televid-servon per MTS. Ankaŭ disponeblaj estas du satelitajn televid-servoj, de StarChoice kaj Bell ExpressVu. Iuj uzas duon-leĝajn satelitajn antenojn por ricevi signalojn de usonaj satelit-servoj.

Kanalo Kabla Kanalo Signo Reto Aliaj notoj
2 3 KGFE PDS/Prairie Public Television Grand Forks ND, Usono
3 10 CBWFT KDK-franca Vinipego (Manitobo)
6 2 CBWT KDK-angla Vinipego (Manitobo)
7 5 CKY CTV Vinipego (Manitobo)
8 7 WDAZ ABC Grand Forks ND, Usono
9 12 CKND Global Vinipego (Manitobo)
12 N/A KNRR Fox Pembina ND, Usono
13 8 CHMI Citytv Vinipego (Manitobo)
35 11 CIIT Televido OMNI Vinipego (Manitobo)

Loke bazitaj naciaj kablo-televidaj kanaloj

Ĉiujn ĉi staciojn posedas Global Networks, krom APTN.

Radio-stacioj

En Vinipego estas 25 radio-stacioj. Jam de multaj jaroj la plej populara estas CJOB, stacio orientiĝanta je parolado, kiu famas pro sia raportado pri ŝtormoj kaj inundoj. Post kelkjara manko, nun estas du anglalingvaj kaj unu franclingva radiostacioj universitataj. La stacio NCI sin dediĉas al la dissendado de programoj pri la aferoj de indiĝenoj, kaj CKJS dediĉas sin al programado en "etnaj" lingvoj. KDK Radio Unu kaj KDK Radio Du dissendas lokajn kaj naciajn programojn. Estas kelkaj stacioj kiuj dissendas rok-muzikon kaj popularan muzikon, unu stacio kiu dissendas informojn por turistoj, kaj unu stacio dissendas muzikon de ĝenro "country". Du stacioj de KDK dissendas franclingvajn programojn.

stacioj uzantaj FM

stacioj uzantaj AM

Famaj Vinipeganoj

Naskiĝis en Vinipego

Plenkreskiĝis sed ne naskiĝis en Vinipego

Famiĝis dum vivis en Vinipego

Winnie-la-Pu

Disneja versio de Winnie-la-Pu
  • Urso Winnipeg, kiu inspiris la rakontojn pri Winnie-la-Pu, fakte ne naskiĝis en Vinipego. La urso estis aĉetita en White River (Ontario) de oficiro (Leŭtenanto Harry Colebourn) de la kavalira reĝimento Fort Garry Horse survoje al sia enŝipiĝo por iri al la front-linioj de la Unua Mond-Milito. Li nomis la urson laŭ la hejm-urbo de la reĝimento, Vinipego. En la jaro 1924, dum ekskurso al la Londona Zoo kun infanoj de sia kvartalo, Christopher Robin Milne, filo de aŭtoro A. A. Milne, ekkonis Winnie unuafoje.
  • Pentraĵo far E.H. Shepard de "Winnie the Pooh" estas la sola konata oleopentraĵo de la fama ursido de Vinipego. Oni aĉetis ĝin je aŭkcio en Londono kontraŭ $285.000 en 2000. La pentraĵo disponiĝas en la Paviljona Galerio en Parko Assiniboine kaj estas la fokusa punkto de "Puzeo" en Parko Assiniboine kiu kostos $6.000.000 kaj enhavos ludejo laŭ temo de la Cent-Akrea Arbaro.

Ĝemelaj urboj

Jen listo de la ĝemelaj urboj de Vinipego kaj la dato kiam oni subskribis la interkonsenton pri ĝemeliĝo kun la koncerna urbo.

Eksteraj ligiloj

Rosser Selkirk
West St. Paul
East St. Paul
Headingley

North
West  Vinipego  East
South

Kampara Municipo Springfield
Macdonald Ritchot Taché
Steinbach

Manitobo