Vinjeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinjeta kadro de William Brown Macdougall.

Vinjeto estas malgranda ornama desegnaĵo, metita jen ĉe la komenco jen ĉe la fino de libro aŭ de ĉapitro kaj en la Mezepokaj manuskriptoj, komenca litero, ornamita ofte per vinberaj ĉiroj.[1] Kaj tiu deveno derivas ankaŭ la nomo, ĉar vitejo estas vinea en la latina, viña en la hispana, kaj de tie viñeta ktp.

Laŭ Francisko Azorín vinjeto estas Desegnaĵeto por ornami libron, metita ĉe la komenco aŭ ĉe la fino de ĉapitro.[2] Li indikas etimologion el la latina vinea (vinberujo). Kaj li aldonas la terminon vinjeti, por desegni vinjeton; ilustri libron per vinjetoj.[3]

En filatelo la termino vinjeto utilas ĉu por la centra bildo de la poŝtmarko, ĉur por aparta paperaĵo sen poŝta valoro, sed kiu foje akompanas bilde la poŝtmarkon kaj formas parton kun ĝi el artaĵo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 14an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 210.
  3. Azorín, samloke.