Vinkulo (superstreko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vinkulo[1] estas tipografia signo, en la formo de superstreko super grupo de skribsignoj. Ĝi estis historie uzata (kaj ankoraŭ uzata nun) en matematiko por diversaj celoj.

Matematika uzo[redakti | redakti fonton]

Grupigo de termoj[redakti | redakti fonton]

Historie, la vinkulo estis uzita por grupigi termojn, sed tia uzo estas malofta nuntempe. Nun, oni ordinare uzas krampojn.

Unu restaĵo de la eksa uzo de la vinkulo estas la signo de la radiko. Origine, la radikon montris la simpla signo √ (kaligrafia formo de la litero R), kaj oni vinkule markis la esprimon, kies radiko estas konsiderata:

En 1637, Kartezio estis la unua matematikisto, kiu moderne kunigis la radiksignon kaj la vinkulon.[2]:208

Nuntempaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, la vinkulo estas kelkfoje uzata por diversaj signifoj:

  • En elementa geometrio, se kaj estas punktoj, do signifas rektosegmenton inter la du punktoj.
  • En elementa aritmetiko, en ripeta senfina decimalo, la vinkulo markas la ripetatajn ciferojn: .
  • En Bulea logiko, la vinkulo kelkfoje signifas negacion.

En komputiloj[redakti | redakti fonton]

En LaTeX, la vinkulo estas montrita per la makroo \overline{…} en matematika reĝimo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]