Vinkultiva regiono Mittelrhein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
vitejoj en Boppard

La vinkultiva regiono Mittelrhein ("Meza Rejno") estas unu el dek tri oficialaj vinkultivaj regionoj de Germanio. Ĝi situas borde de la rivero Rejno en la centro kaj nordo de la germania federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj entute havas vitejan areon de 464 hektaroj.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vinkultiva regiono Mittelrhein ampleksas proksimume 110 kilometrojn ambaŭflanke de la rivero Rejno, de la enfluejo de la rivero Nahe en la Rejnon apud la urbo Bingen, norden ĝis la mezalta montaro Siebengebirge apud Bonno. Dum en la suda parto de la regiono, de Bingen ĝis Koblenz, aparte la okcidenta rivera bordo plenas je vitejoj, en la norda parto de Koblenz ĝis la montaro Siebengebirge temas aparte pri la orienta rivera bordo. La regiono havas tri vinkultivajn centrojn: sude ĉirkaŭ la urboj Bacharach kaj Oberwesel, meze ĉirkaŭ Boppard kaj norde ĉe Leutesdorf, ĉirkaŭ la ruino de la mezepoka burgo Hammerstein. Al la regiono ankaŭ kalkuliĝas la vitejoj en la valo de la rivero Lahn, kiuj iom distancas de la aliaj regionaj vitejoj. La plej nordaj vinkultivaj areoj ĉirkaŭ Bad Honnef kaj Königswinter, proksime de Bonno, jam apartenas al la plej suda parto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio.

Klimato kaj grundo[redakti | redakti fonton]

vitejoj kaj la burgo Katz, fone la monto Loreley

La regiono en la riverega valo havas moderan klimaton. Kompare al aliaj regionoj de Germanio estas multaj sunaj tagoj. La rivero kaj la rokaj vitejaj deklivoj dumtage stokas la sunradian varmecon, por elradii ĝin vespere, kaj evitas tro drastajn temperaturoŝanĝojn. La rokoj estas ĉefe ardezaj kaj de vulkana deveno - taŭgaj por vinkultivado.

Subregionoj[redakti | redakti fonton]

La regiono dividiĝas en 11 subregionojn kaj 111 unuopajn vitejajn areojn.

La 11 subregionoj estas de sudo al nordo:

areo Loreley:
burgo Reichenstein
Bacharach, burgo Stahleck
Herrenberg
Oberwesel, burgo Schönburg
roko Loreley
Sankt Goar, burgo Rheinfels
Gedeonseck
burgo Marksburg
Valo de la rivero Lahn
norda parto:
Leutesdorf, burgo Hammerstein:areo Siebengebirge
monto Petersberg

La ĉefa specio de vitoj laŭ la germanlingva terminaro estas Riesling (ĉ. 70 % de la areo), krome interalie la specioj Spätburgunder (7 %), Müller-Thurgau resp. Rivaner (7 %), Kerner (5 %), plus kvar pliaj je po malpli ol 2 % de la regiona areo.

Vinkultivistoj[redakti | redakti fonton]

La vinkultivadon de la regiono dominas etaj privataj vinkultivaj bienoj, kiuj ne nur kreskigas kaj rikoltas la vinberojn, sed ankaŭ sukloke maturigas el ili la vinon. Multaj vinoj nur aĉeblas rekte ĉe la produkisto, vinkultivistaj kooperativoj malmultas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]