Vinkultivado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinberoj

Vinkultivado estas la agrikultura kultivado de vinberoj por sekva produktado de vino.

Permana rikolto de vitoj

Detale, vinkultivado inkluzivas ĉiujn paŝojn de la vinokreado - de la elekto de dekliva kaj sunriĉa tereno kun taŭga grundo por planto de vitoj tie tra la rikolto de la vinberoj en la vitejo ĝis la fermentado de vinbera suko al vino en plej taŭgaj cirkonstancoj. Vinberoj tamen ne necese iĝas vino, sed ankaŭ produktiĝas por vendado kiel freŝaj beroj, por sekigo kaj vendado kiel sekvinberoj, por trinkado de vinbera suko, kaj por fermentado ĝis ŝaŭmvino kaj vinaj brandoj pli alkoholoriĉaj ol vino.

Inter la taskoj de vinkultivisto estas la kontrolado kaj laŭeble ekologia kontraŭbatalo de vitaj malsanoj, kontrolado kaj influo de la vitokresko, la ĝustatempa rikolto de la beroj, posta sukigo de ili kaj - se la celo estas vino - la taŭga stokado por fermentado de la vinbera suko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]