Vinogradno (Jalta municipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Vinogrando
ruse Виноградное
ukraine Виноградне
krime-tatare Vinogradnoye
Coats of arms of None.svg
Apartenas al: Jalta municipo, Livadia komunumo
Koordinatoj: 44° 29′ N, 34° 8′ O44.48111111111134.129166666667Koordinatoj: 44° 29′ N, 34° 8′ O
Averaĝa alto super la marnivelo: ~100 m
Loĝantaro: 1151 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98657
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Vinogrando (Krimeo)
DMS
Vinogrando
Vinogrando
Situo de Vinogrando sur la mapo de Krimeo
Vinogrando (Jalto)
DMS
Vinogrando
Vinogrando
Situo de Vinogrando sur la mapo de la Jalta municipo (la Livadia komunumo estas prezentita per aparta koloro)
v  d  r
Information icon.svg

Vinogradno (ruse Виноградное, ukraine Виноградне, krime-tatare Vinogradnoye) estas malgranda urbotipa loĝloko en la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

La loĝloko situas 3,5 kilometrojn okcidente de Jalto sur la teritorio de la Jalta mont-arbara naturrezervejo; administre la loĝloko apartenas al la Livadia komunumo, tamen pro proksimeco al la urbo ĝi fakte povas esti konsiderata kiel antaŭurbo de Jalto.

Tra la loĝloko pasas la aŭtovojoj Jalto-Sebastopolo kaj Jalto-Baĥĉisarajo (tiu lasta pasas sur la monto Ajpetro).

Fine de la 19a jarcento ĉi tie estis konstruita somera palaco de buĥara emiro; la konstruaĵoj de la palaco ekde la jaro 1924 apartenas al la sanatorio "Uzbekistan". Ĉirkaŭ la loĝloko multas vitejoj.


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje