Vintra Olimpiko 2022

El Vikipedio, la libera enciklopedio
XXIV Vintra Olimpiko
Loko: Pekino ( Ĉinio)
Komenca dato: La 4-a de februaro 2022
Fina dato: La 20-a de februaro 2022
Nombro de nacioj:
91
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
2871
( / )
Nombroj de sportoj:
109 konkursoj (15 sportfakoj)
Somera olimpiko
← 2020 2024 →
Vintra olimpiko
← 2018 2026 →
vdr

La 24-a Vintra Olimpiko (aŭ Vintraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 4-a de februaro 2022 ĝis la 20-a de februaro 2022 en Pekino,  Ĉinio.

Ceremonioj de la Vintra Olimpiko 2022 okazis en la Nacia stadiono de Pekino.

La Vintra Olimpiko 2022 (ĉine: 2022年冬季奥运会; en pinjino: Èr Líng Èr'èr Nián Dōngjì Àoyùnhuì), oficiale nomita 24a Olimpikaj Vintraj Ludoj (en ĉina: 第二十四届冬季奥林匹克运动会; en pinjino: Dì Èrshísì Jiè Dōngjì Àolínpǐkè Yùndònghuì) kaj ofte konata kiel Pekino 2022 (en ĉina: 北京2022; en pinjino: Běijīng Èr Líng Èr'èr), estas Vintra Olimpiko, nome internacia vintra plur-sporta evento okazanta en Pekino, Ĉinio, kaj en najbaraj regionoj de distriktoj Ĝanking kaj Ĉongli. La ludoj oficiale malfermiĝis la 4an de Februaro kaj antaŭaj eventoj startis en la 2a de Februaro.

La Vintra Olimpiko 2022 estas la unua Vintra Olimpiko en Ĉinio, la tria ĝenerala Olimpiko en Ĉinio, kaj la lasta el tri sinsekvaj Olimpikoj en Orienta Azio (post la Vintra Olimpiko 2018 en Pyeongchang, Suda Koreio, kaj la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, Japanio). Pekino estas la unua urbo kiu gastigis kaj Someran kaj Vintran Olimpikojn.

Ceremonioj okazis en la Nacia stadiono de Pekino. Kelkaj glacikonkurencoj okazis en la Nacia Akvosporta Centro de Pekino.

Politika fono[redakti | redakti fonton]

La 6-an de decembro 2021 Usono anoncis diplomatian bojkoton de la Olimpiko, reference al "evidentaj malobservoj de homaj rajtoj en Ŝinĝango", aludante tiel al persekutado de la ujguroj en tiu ĉina provinco. Pro tio neniu usona oficialulo ĉeestis la eventon, sed usonaj sportistoj partoprenis ĝin. Litovio aliĝis al la diplomatia bojkoto[1].

Menciindaj partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024