Viola koturnokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Viola koturnokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geotrygon Geotrygon
Gosse, 1847
Specio: Viola koturnokolombo Geotrygon violacea
(Temminck, 1809)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Viola koturnokolombo, Geotrygon violacea, estas specio de kolombo de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu enhavas kaj kolombojn kaj turtojn. Ĝi estas trovebla en Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Surinamo kaj Venezuelo. Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Tiu kolombo estas 30 cm longa kaj la plenkreskuloj pezas 100 ĝis 280 g. Estas kolombo kun tre brunaj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj kaj griza kapoverto. En brusto estas grizeca nuanco kaj pli rimarkinde tre violaj briloj en kolflankoj kaj supra dorso, kio nomigas la specion kaj en la komuna kaj en la scienca nomoj. La beko kaj kruroj estas ruĝecaj. La iriso estas flaveca, fajna okulringo ruĝa kaj pli larĝa okulringo blankeca same kiel vango kaj gorĝo.

Ili estas videblaj ĉu solaj aŭ en malgrandaj grupoj. La ino demetas du ovojn.

Oni konas du subspeciojn de Geotrygon violacea:[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]