Viola turako
Bestoĝardeno de Jacksonville, Florido | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Tauraco violaceus | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
Musophaga violacea | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Viola turako (Tauraco violaceus) estas granda bluverda specio de turakoj, grupo de afrikaj membroj de la familio de Musofagedoj, ene de grupo de afrikaj otidimorphae.
Trajtoj
[redakti | redakti fonton]Temas pri nekonfuzeblaj birdoj, sed timemaj kaj ofte nerimarkindaj en la arbopintoj. Ili estas proksimume 48 cm longaj, inkluzive de longa vosto kaj 4 cm longa beko. Ili rekordas pri flugillongo de 21 cm[1] kaj pezas proksimume 360 g. La plumaro estas brilviola, escepte de la flava fruntokasko, kaŝtankolora krono kaj blankaj orelkovriloj; la beko estas dika kaj ruĝa. Dumfluge, la karmezinaj primaraj flugoplumoj de la viola turako kontrastas kun la viola plumaro. La ruĝa koloro en la flugiloj estas tipa por turakoj. La peidoj estas nigrecaj.
Vivmedio
[redakti | redakti fonton]Ĝi loĝas en Okcidenta Afriko, kaj havas tre grandan teritorion de Senegalo ĝis Niĝerio, kun izolaj populacioj en Ĉado kaj Centrafrika Respubliko. Ĝi troviĝas en tropikaj savanoj, malsekejoj, densaj kaj maldensaj arbaroj.
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Ilia dieto konsistas el fruktoj, kaj ili ŝatas figojn, sed ili ankaŭ manĝas foliojn, burĝonojn, florojn, insektojn, helikojn kaj limakojn.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Kunlabora reprodukta konduto estis observita en kaptiteco ĉe ĉi tiu specio. Ili reproduktiĝas ĉefe dum la pluvsezono, sed la tempo varias de loko al loko. La reproduktado komenciĝas ĉirkaŭ aprilo en Senegalo kaj Gambio, dum en Niĝerio ĝi okazas inter junio kaj oktobro.[2] La ino demetas du ovojn en malsolida arba platforma nesto. Kaj la masklo kaj la ino zorgas pri la ovoj kaj idoj.
Minacoj
[redakti | redakti fonton]Tiu specio estas loke ofta, sed estas vundebla al kaptado por la komerco de dorlotbestoj en Gvineo, Sieraleono, Liberio kaj Ganao.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Tiuj turakoj estas sociemaj birdoj, kaj vojaĝas en aroj de ĉirkaŭ dek ĝis dek du individuoj. Ili ne estas fortaj flugantoj, preferante salteti laŭlonge de branĉoj. Kiam minacataj, ili povas rapide kuri tra la arboj.[3] La viola turako havas laŭtan "kuru-kuru" krion.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- En Bestoĝardeno de Atlanta, Georgio, Usono
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Šťastný, Karel. (1998) “Turakovití (Musophagidae)”, Svět zvířat V. Ptáci (2) (ĉeĥe). Praha: Albatros, nakladatelství pro děti a mládež, a. s.. ISBN 80-00-00657-X.
- ↑ Violet-Turaco. [rompita ligilo]
- ↑ (1993) “Helping behaviour and other observations on nesting in the violet turaco”, Avicultural Magazine 99 (3), p. 132–135.
- Birds of Africa South of the Sahara de Ian Sinclair kaj Peter Ryan (ISBN 0691118159)
- Del Hoyo, Elliott and Sargatal (eld.), Handbook of the Birds of the World, Vol 4, (ISBN 84-87334-22-9)
- Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, (ISBN 1-873403-32-1)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


