Violgorĝa inkakolibro
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Coeligena violifer (Gould, 1846) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Violgorĝa inkakolibro[1] (Coeligena violifer), kaj ankaŭ inca gorgimorado en hispana, estas specio de kolibroj en la familio Trokiledoj kaj unu el la dek kvin specioj de la genro Coeligena. Ĝi troviĝas en malsekaj arbaroj de Peruo kaj Bolivio kaj eble Ekvadoro.[2][3][4]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Violgorĝa inkakolibro kaj plimultaj aliaj membroj de la genro Coeligena estis iam metitaj en la genro Helianthea, sed ili estas en sia nuna loko ekde mezo de la 20-a jarcento.[5] Ĝia taksonomio estas alie nedefinitiva. La Sudamerika Klasigkomitato de la American Ornithological Society (SACC), la International Ornithological Committee (IOC), kaj la Taksonomio Clements ĉiuj traktas ĝin kiel unu specio kun kvar subspecioj. Tamen, la verko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World (HBW) traktas ĉiujn el tiuj subspecioj kiel apartaj specioj.[5][2][6][3] La subspecioj estas la jenaj:[2]
- C. v. dichroura ("Huanuka" inkakolibro) Taczanowski (1874)
- C. v. albicaudata ("Apurimaka" inkakolibro) Karl-Ludwig Schuchmann kaj Thomas Züchner (1998)
- C. v. osculans ("Kuska" inkakolibro) Gould (1871)
- C. v. violifer ("Bolivia" inkakolibro) Gould (1846)
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj kvar subspecioj de Violgorĝa inkakolibro estas 13 ĝis 14,5 cm longaj. Ĉiuj havas longajn, rektajn, nigrajn bekojn, kaj la inoj estas pli longaj ol la maskloj. Ambaŭ seksoj de ĉiuj subspecioj havas blankan makulon malantaŭ la okulo. Ambaŭ seksoj havas forkoforman voston, kun tiu de la masklo pli profunde kaveta ol tiu de la ino.[7]
Maskloj de la nomiga subspecio pezas 8 ĝis 13 g kaj inoj 4 ĝis 6 g. La kapo de la masklo estas nigrecblua kaj la dorso brile bronzverda. La vosto estas oranĝ-sablokolora kun malgrandaj bronzaj pintoj. La gorĝo kaj supra brusto estas verdaj kun irizeca viola makulo sur la gorĝo. Fajna griza bendo apartigas la supran bruston de la verda malsupra brusto kaj cinamkolora ventro. La nomiga ino havas verdan kapon, flavbrunan gorĝon kun verdaj makuloj, kaj malhelverdan bruston.[7]
Maskloj de subspecio C. v. dichroura pezas 4 ĝis 10 g kaj inoj ĉirkaŭ 7.9 g. Maskloj havas smeraldverdan frunton, bluetan gorĝomakulon, blankecan brustobendon kaj larĝan bronzan bendon ĉe la vostofino. La ino estas simila sed sen la gorĝomakulo.[7]
Subspecio C. v. albicaudata pezas 6 ĝis 12 g. Maskloj havas botelverdan kapon kun irizeca turkiskolora frunto kaj brila or-kupra dorso. La eksteraj vostoplumoj estas blankecaj ĝis palverdaj ĉe la fino kaj la aliaj pli malhelverdaj. La mentono estas muskoverda, la gorĝa makulo viola, la brusto muskoverda, kaj la ventro orverda. Inoj estas similaj al tiuj de la nomiga violifer sed kun la samaj vostokoloroj kiel la maskloj de ĉi tiu subspecio.[7]
Maskloj de la subspecio C. v. osculans pezas 5 ĝis 11 g kaj inoj 5 ĝis 7 g. Maskloj havas verdet-turkisan frunton kaj malhele brilverdan kronon. La vosto havas mallarĝan bronzan bendon ĉe la fino. La gorĝa makulo estas varia kaj la ventro pala cinamokolora. La ino estas simila sed ne havas la turkisan frunton aŭ gorĝan makulon.[7]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Laŭ IOC kaj Clements, la subspecioj distribuiĝas jene:
- C. v. dichroura ("Huanuka"), Andoj de Ekvadoro en suda Provinco Loĥo suden ĝis Peruo tiom for kiom ĝis centraj departementoj Junín, Huánuco, kaj Lima (Sed vidu sube.)
- C. v. albicaudata ("Apurimaka"), Anda valo de rivero Apurimako en la sudaj Peruaj departementoj Ajakuĉo, Apurimako, kaj Kusko
- C. v. osculans ("Kuska"), Andoj de Kusko kaj Puno de sudorienta Peruo
- C. v. violifer ("Bolivia"), Andoj de nordorienta Bolivio en La Paz kaj Koĉabambo (la mapo montras nur la teritorion de tiu subspecio.)
Tamen, la SACC ne agnoskas iujn ajn registrojn de la specio en Ekvadoro kaj HBW ne inkluzivas Ekvadoron en la teritorio de la "Huanuka" Violgorĝa inkakolibro.[4][3]
La kvar subspecioj de Violgorĝa inkakolibro iom diferencas en siaj vivejoj. C. v. dichroura kutime troviĝas ĉe la randoj kaj en maldensejoj de nubarbaro kaj elfarbaroj, sed ankaŭ en sekundaraj arbaroj, je altitudoj inter 1 900 kaj 3 700 m. C. v. albicaudata troviĝas en la subvegetaĵaro de elfarbaroj inter 2 250 kaj 3 600 m. C. v. osculans, kiel dichroura, kutime troviĝas ĉe la randoj kaj en maldensejoj de nubarbaro kaj elfarbaroj, sed ankaŭ en sekundaraj arbaroj, sed je altitudoj inter 2 000 kaj 3 700 m. Ankaŭ C. v. violifer troviĝas ĉe la randoj kaj en maldensejoj de nubarbaro kaj elfarbaroj kaj en sekundaraj arbaroj. Laŭ alteco ĝi varias inter 1 300 kaj 3 700 m, sed estas plej ofta inter 2 800 kaj 3 300 m.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]Datumoj sugestas, ke tri el la violgorĝaj inkakolibraj subspecioj faras laŭsezonajn altecajn movojn. Ne ekzistas informoj pri la movoj de C. v. albicaudata.[7]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La nomiga subspecio de Violgorĝa inkakolibro manĝas nektaron per kaptolinioj, vizitante cirkviton de diversaj florplantoj. Ekzemploj inkluzivas la genrojn Vriesea, Bomarea, kaj Fuchsia. Ĝi emas nektari la randojn de vegetaĵaro. Aldone al manĝado de nektaro, ĝi kolektas malgrandajn artikulojn el vegetaĵaro kaj kaptas ilin per akcipitrado. La manĝopraktikoj kaj dietoj de la aliaj tri subspecioj ne estis studitaj sed oni supozas, ke ili similas al tiuj de la nomiga.[7]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La nomiga subspecio de la reprodukta sezono de la Violgorĝa inkakolibro estas de novembro ĝis januaro. Tiu de C. v. albicaudata ŝajne komenciĝas en julio aŭ aŭgusto. Neniu plua informo estas konata pri ilia reprodukta fenologio aŭ tiu de la aliaj subspecioj.[7]
Voĉo
[redakti | redakti fonton]Kio supozeble estas la kanto de la nomiga subspecio de Violgorĝa inkakolibro estas "milda, tirita fajfo sekvata de tri nazaj notoj 'drju...njeh-njeh-njeh'." Ĝi ankaŭ faras "tre dolĉajn kaj mildajn" unuopajn aŭ duoblajn notojn. La supozeblaj kantoj de kaj C. v. albicaudata kaj C. v. osculans estas "ritma frazo, 'ŭet-cee-ceer'" alternanta kun altaj notoj, kvankam ili havas iometajn diferencojn. La kanto de C. v. dichroura estas "longa serio de unuopaj 'ĉit' notoj". Dumfluge ĝi donas "skuan miksaĵon de pepantaj notoj kaj rasloj".[7]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN sekvas la taksonomion de HBW kaj tial traktas la kvar subspeciojn kiel apartajn speciojn. Ĉiuj estas taksitaj kiel Malplej Zorgigaj, kvankam iliaj populacioj ne estas konataj kaj oni kredas, ke ĉiuj malpliiĝas.[8][9][10][11] Ĉiuj kvar havas iom limigitajn arealojn, kiuj almenaŭ parte suferas senarbarigon. Tamen, "ĉar [la specio] loĝas en malfermaj arbaroj kaj maldensejoj, ĝi povas akcepti ĉi tiujn ĝenitajn areojn iagrade."[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ornitologia taksonomio.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Hummingbirds (Januaro 2022). Alirita 15a de Januaro, 2022 .
- ↑ 3,0 3,1 3,2 HBW kaj BirdLife International (2020) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world Version 5. Disponebla ĉe: [1] [.xls zipped 1 MB] Alirita la 27an de Majo 2021
- ↑ 4,0 4,1 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 31a de Januaro 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita la 1an de Februaro, 2022
- ↑ 5,0 5,1 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 31a de Januaro 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [3] Alirita la 1an de Februaro, 2022
- ↑ Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, S. M. Billerman, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2021. The eBird/Clements checklist of Birds of the World: v2021. Elŝutita el [4] Alirita la 25an de Aŭgusto, 2021
- ↑ 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 del Hoyo, J., T. Züchner, N. Collar, P. F. D. Boesman, kaj G. M. Kirwan (2020). Violet-throated Starfrontlet (Coeligena violifer), version 1.0. En Birds of the World (S. M. Billerman, B. K. Keeney, P. G. Rodewald, kaj T. S. Schulenberg, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [5] Alirita la 27an de Aprilo 2022
- ↑ BirdLife International (2016). “Bolivian Starfrontlet Coeligena violifer”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22726750A94931095.en. Alirita 27a de Aprilo 2022..
- ↑ BirdLife International (2016). “Huanuco Starfrontlet Coeligena dichroura”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22726758A94931270.en. Alirita 27a de Aprilo 2022..
- ↑ BirdLife International (2016). “Apurimac Starfrontlet Coeligena albicaudata”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22726764A94931443.en. Alirita 27a de Aprilo 2022..
- ↑ BirdLife International (2016). “Cuzco Starfrontlet Coeligena osculans”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22726770A94931618.en. Alirita 27a de Aprilo 2022..
- del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
- Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
- Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
- (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



