Saltu al enhavo

Violkapa ringopapago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Violkapa ringopapago
Masklo
Masklo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Papagoformaj, Psittaciformes
Familio: Psitakuledoj, Psittaculidae
Genro: Psittacula
Specio: Violkapa ringopapago, P. cyanocephala
Psittacula cyanocephala
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
indiĝena teritorio de P. cyanocephala
indiĝena teritorio de P. cyanocephala
indiĝena teritorio de P. cyanocephala
Sinonimoj
  • Psittacus cyanocephalus Linnaeus, 1766
  • Himalayapsitta cyanocephala
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Violkapa ringopapagoPrunkapa ringopapago (latine Psittacula cyanocephala) estas mezgranda papago de la genro Psittacula de la Psitakuledoj, indiĝena de la Hinda subkontinento. Iam oni kredis ĝin samspecia kun la Rozkapa ringopapago (P. roseata) antaŭ ol ĝi estis altigita al statuso de tutrajta specio. Prunkapaj papagoj troviĝas en grupoj, la maskloj havas rozkoloran purpurecan kapon kaj la inoj grizan kapon. Ili flugas rapide per tordoj kaj turnoj akompanataj de siaj distingaj krioj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

En 1760 la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson inkludis priskribon de la Violkapa ringopapago en sia verko Ornithologie baze sur specimeno kolektita en Barato. Li uzis la franclingvan nomon Le perruche a teste bleu (blukapa papago) kaj la Latinan nomon Psittaca cyanocephalos.[1] Kvankam Brisson stampis Latinajn nomojn, tiuj ne kongruis kun la dunoma sistemo kaj ne estis akceptitaj de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo.[2]

Kiam en 1766 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian verkon Systema Naturae por la 12a eldono li aldonis 240 speciojn kiuj estis antaŭe priskribitaj de Brisson.[2] Unu el tiuj estis la Violkapa ringopapago. Linnaeus inkludis skizan priskribon, stampis la dunoman nomon Psittacus cyanocephalus kaj citis la verkon de Brisson.[3]

La specia epiteto cyanocephalus/cyanocephala kombinas la grekajn vortojn kuanos "malhelblua" kaj -kefalos "-kapa".[4]

Tiu specio estas nun metita en la genron Psittacula, kiun enkondukis la franca natursciencisto Georges Cuvier en 1800.[5]

Masklo
Manĝanta ino

La prunkapa papago estas ĉefe verda papago, 33 cm longa kun vosto ĝis 22 cm. La masklo havas ruĝan kapon, kiu nuancas al purpurblua sur la malantaŭo de la krono, nuko kaj vangoj, dum la ino havas bluetgrizan kapon. Estas mallarĝa nigra kolumo kun verdgriza koloro malsupre sur la nuko kaj nigra mentonstrio, kiu etendiĝas de la malsupra mandiblo. Estas ruĝa ŝultrareo kaj la pugo kaj vosto estas bluetverdaj, ĉi-lasta kun blanka pinto. La supra mandiblo estas oranĝflava, kaj la malsupra mandiblo estas malhela.

La ino havas obtuze bluetgrizan kapon kaj ne havas la nigran kaj verdgrizan kolumon, kiu estas anstataŭigita per flava. La supra mandiblo estas maizflava kaj ne estas nigra mentonstrio aŭ ruĝa ŝultrareo. Nematuraj birdoj havas verdan kapon kaj ambaŭ mandibloj estas flavecaj. La malhela kapo estas akirita post unu jaro.[6][7][8] La delikata bluruĝa aspekto simila al la florado de persiko estas produktita per kombinaĵo de bluo pro la optikaj efikoj produktitaj de la branĉoj de la plumo kaj ruĝa pigmento en la barbuletoj.[9]

Kelkaj aŭtoroj konsideris, ke la specio havas du subspeciojn, la nomigan el Duoninsula Barato (tipa loko limigita al Gingee[10]) kaj la populacion el la promontoroj de Himalajo kiel bengalensis surbaze de la koloro de la kapo ĉe la masklo, kiu estas pli ruĝa kaj malpli blua.[8] Pli novaj verkoj konsideras la specion monotipa.[6]

La malsama kapkoloro kaj la blanka pinto de la vosto distingas ĉi tiun specion de la simila Rozkapa ringopapago (P. roseata). La ŝultrareo estas kaŝtanbruna kaj la pli mallonga vosto havas flavan pinton ĉe P. roseata.[6]

Supozita specio de papago, nome intermeza papago (Psittacula intermedia) estus hibrido de tiu ĉi kaj de la Himalaja ringopapago (P. himalayana).[11]

Habitato kaj distribuado

[redakti | redakti fonton]

La prunkapa papago estas birdo de densa arbaro kaj de malferma arbaro, eĉ en urbaj ĝardenoj. Ili troviĝas de la promontoroj de Himalajo suden ĝis Srilanko. Ili ne troviĝas en la sekaj regionoj de okcidenta Barato.[8] Ili estas foje tenataj kiel dorlotbestoj kaj eskapintaj birdoj estis rimarkitaj en Novjorko,[12] Florido[13] kaj en iuj lokoj de Mezoriento..[14]

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]
Voĉo

La prunkapa papago estas sociema kaj bruema specio per gamo da raŭkaj krioj. La kutima flugo- kaj kontakto-krio estas "tuink?" ripetata de tempo al tempo. La flugo estas rapida, kaj la birdo ofte tordiĝas kaj turniĝas rapide. Ĝi faras lokajn movojn, ĉefe pelatajn de la havebleco de la fruktoj kaj floroj, kiuj konsistigas ĝian dieton. Ili manĝas grenon, fruktojn, la karnajn petalojn de floroj (Salmalia, Butea) kaj foje rabas agrikulturajn kampojn kaj fruktoĝardenojn. La reprodukta sezono en Barato estas ĉefe de decembro ĝis aprilo, kaj de julio ĝis aŭgusto en Srilanko. Amindumado inkluzivas frotadon de la beko kaj amindumadan manĝadon.[15] Ĝi nestas en truoj, ĉizitaj de la paro, en arbotrunkoj, kaj demetas 4-6 blankajn ovojn. La ino ŝajnas esti sola respondeca pri kovado kaj manĝado. Ili ripozas komunume. En kaptiteco, ĝi povas lerni imiti bipojn kaj mallongajn fajfajn melodiojn, kaj povas paroli tre bone.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés 4 (fr, la). Jean-Baptiste Bauche, p. 359–362, Plate 19 fig 2. The two stars (**) at the start of the section indicates that Brisson based his description on the examination of a specimen.
  2. 1 2 (1910) Collation of Brisson's genera of birds with those of Linnaeus”, Bulletin of the American Museum of Natural History 28, p. 317–335.
  3. Linnaeus, Carl. (1766) Systema naturae : per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 12‑a eldono 1, Part 1 (latine), Laurentii Salvii.
  4. . Key to Scientific Names in Ornithology. Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2018). Alirita 4a de Aprilo 2018 .
  5. Cuvier, Georges. (1800) Leçons d'Anatomie Comparée 1 (france). Baudouin.
  6. 1 2 3 (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions, p. 219–220.
  7. Blanford WT. (1895) The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma. Birds. Volume 3. Taylor and Francis, p. 251–252.
  8. 1 2 3 4 Ali, Sálim. [1969] (1981) Handbook of the Birds of India and Pakistan: together with those of Bangladesh, Nepal, Bhutan, and Sri Lanka - Volume 3: Stone Curlews to Owls, Bombay Natural History Society, 2‑a eldono, New Delhi: Oxford University Press, p. 178–181. ISBN 0-19-563695-3. OCLC 41224182.
  9. Chandler, Asa C. (1916). A study of the structure of feathers, with reference to their taxonomic significance”, University of California Publications in Zoology 13 (1), p. 243–446 [278].
  10. (1935) The Vernay Scientific Survey of the Eastern Ghats (Ornithological Section)”, Journal of the Bombay Natural History Society 37 (4), p. 751–763.
  11. (1999) On the hybrid status of Rothschilds's Parakeet Psittacula intermedia (Aves, Psittacidae)”, Bull. Br. Mus. (Nat. Hist.) Zool. 65, p. 31–50.
  12. Bull, John (1973). “Exotic Birds in the New York City Area”, The Wilson Bulletin 85 (4), p. 501–505.
  13. (2002) Distribution, population status, and documentation of exotic parrots in Broward County, Florida”, Florida Field Naturalist 30 (4), p. 111–131. Alirita 2012-03-27.. Arkivigite je 2014-08-26 per la retarkivo Wayback Machine
  14. Porter, R Simon Aspinall. (2010) Birds of the Middle East. A&C Black.
  15. Tiwari, NK (1930). The mating of the Blossom-headed Paroquet (Psittacula cyanocephala)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 34 (1), p. 254–255.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]