Violonisto sur la tegmento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Origina afiŝo de Broadway kiu sugestas la pentraĵon de Marc Chagall, inspiro de la titolo

Violonisto sur la tegmento (angle: Fiddler on the Roof) estas muzikalo kiu por la unua fojo estis prezentita sur Broadway je la 22-a de septembro 1964. La rakonto estas bazita je la libro Tevye and his Daughters (Tevje kaj siaj filinoj) (1894) de la rus-juda verkisto Ŝolom Alejĥem. En 1971 la muzikalo estis filmita fare de Norman Jewison kun kiel ĉefrolulo Ĥaim Topol; tiu filmo estis tiam tre sukcesa kaj montris per tro feliĉa vidpunkto la vivon de tradiciaj judoj en la Cara Rusio. Iu judo havas kvin edziniĝontajn filinojn; iun tagon li dungas urban studenton kiel instruisto de la plej junaj filinoj; ŝajne tiu studento estas iom radikala aŭ progresema. La filmo atingis tri Oskarojn.

Konataj kantoj el la muzikalo estas: "If I Were A Rich Man" (Se estus mi riĉulo), "Sunrise, Sunset" (Sunleviĝo, sunsubiro) kaj "Matchmaker, Matchmaker, Make Me A Match" (Svatisto, svatisto, svatu min).

Eksteraj ligiloj

Versioj de la kanto "If I Were A Rich Man" (Se estus mi riĉulo)