Violono
Violono estas kvarkorda arĉa kordinstrumento. Pro la larĝa gamo da ebloj, kiujn ĝi ofertas al virtuoza ludanto, oni foje nomas ĝin reĝo de la instrumentoj.
Priskribo
La korpo de violono konsistas el sontabulo (sonplato) kaj dorso iom ŝvelaj, kunigitaj per ripoj (flankoj) kaj ankaŭ per internaj blokoj, kiuj tenas respektive la (fin)butonon kaj la kolon. Korpomeze estas la talio, kies anguloj ankaŭ subteniĝas per blokoj. Fine de la korpo estas la kapo. Ĝi enhavas la kejltruojn kaj la voluton (spiralon).
En la tabulo estas sontruoj (pro la formo ankaŭ nomitaj "f-truoj"). Surtabule inter la truoj estas metita ponto. Inter la tabulo kaj la dorso (sub la pontpiedo sub la plej alta kordo) troviĝas movebla sonfosto, kaj sub la basa pontpiedo estas gluita basa strio.
En la kapo estas agordaj kejloj. Sur la kolo estas fingroplato. Ligita al la butono per katgota ŝnuro estas la korda tenilo (finpeco), de ku la kordoj etendiĝas ĝis la kejloj, kuŝante kapfine sur selo kaj alifine sur la ponto.
Fine de ĉelo aŭ baso estas piedo (pikilo). Sur violono aŭ aldviolono (aldo) kutime troviĝas menton-apogilo.
La arĉo konsistas el ĉevalharoj streĉitaj de pinto ĝis tenilo (kalkano) de ligna stango. La tenilo konsistas el bloketo kaj ŝraŭbo.
Diversaj efektoj produktiĝas per uzo de harmonoj, plukado, dampado kaj diversspeca arĉado[1].
Ludado
La fingroj mallongigas la kordojn per premo: iufoje per premo du-, tri- aŭ kvarkorda.
Literaturo
- 1944: Butler, Montagu C.; Merrick, F. Muzika terminaro kun alfabeta indekso de David G. Hill. [Represo de la eldono Rickmannsworth, 1944]. Sofia: Muzika Esperanto-Ligo 1992, 35, 19 p.
Proverboj
Ekzistas proverboj pri violono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:
„ Ne el ĉiu ligno oni faras violonon. ” „ Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon. ”
Vidu ankaŭ
Parencaj instrumentoj
Famaj violonistoj
Notoj kaj referencoj
- ↑ Muzika terminaro 1944/1992, p. 29
- ↑ Lernu