Vipsania Agrippina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vipsania Agrippina
Agripina Maior (M.A.N. Madrid) 01.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo
en Ateno
Morto 18-an de oktobro 2033 (2033-10-18)
en Ventotene
Kaŭzo de morto inanicio
Tombo Maŭzoleo de Aŭgusto
Ŝtataneco Roma regno
Profesio politikisto
Familianoj
Edz(in)o Germaniko
Infanoj Kaligulo, Agripino la pli juna, Drusus Caesar, Julia Livilla, Julia Drusilla, Nero
Patro Marko Vipsanio Agripo
Patrino Julia la pli aĝa
Frat(in)oj Vipsania Marcella, Gaius Caesar, Lucio Cezaro, Agrippa Postumus, Julia the Younger, Vipsania Agrippina
v  d  r
Information icon.svg
Agrippina la maljuna sur bildo de Petro Paŭlo Rubens

Iulia Vipsania Agrippina (ankaŭ: Agrippina la maljuna, latine: Agrippina Maior; naskiĝinta en 14 a.K., mortinta la 18-an de oktobro 33 sur Ventotene/Pandataria) estis romia damo. Ŝi estis filino de Marcus Vipsanius Agrippa, nepino de Cezaro Aŭgusto kaj edzino de Nero Claudius Germanicus.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kun la edzo ŝi havis naŭ infanojn. Ŝia karaktero estis nobla kaj memkonfida sed nekapabla mastri la proprajn pasiojn. Post la morto de Germanicus - kiun ŝi ĉiam akompanis dumkampanje - ŝi perdis la konfidon de Livia kaj Tiberio. Ili pensis ke Agrippina strebu je politika potenco por la propraj infanoj. Ŝia malkompateco ankoraŭ plirapidigis ŝian socian perdiĝon. Ŝi devis ekziliĝi laŭ ordono de Tiberio (post kalumnio fare de Lucius Aelius Seianus) sur la insulon Pandataria. Du ŝiaj infanoj murditis de Seianus. Enekzile ŝi memmortigis sin per nemanĝo.

Nur unu ŝia filo, la posta imperiestro Kaligulo, postvivis ŝin. Ŝia statuo en la Kapitolaj Muzeoj de Romo verŝajne ne aŭtentikas.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 1. Leipzig 1905, p. 180-181, kio legeblas tie ĉi interrete.