Vira diskrurado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diskrurado en Stokholma metroo

La vira diskrurado (vaste konata anglalingve kiel manspreading, estas la kutimo de kelkaj viroj kiuj sidas kun malfermaj kruroj ĉe la publikaj transportiloj, okupante la spacon de pli ol unu sidilo. Kaj tiu kutimo kaj la termino vekis kritikojn kaj debatojn en interreto. La termino populariĝis dum feminisma kampanjo kontraŭ la vira diskrurado en blogo ĉe Tumblr, en kiu oni kutime publikigas fotojn kun tia ago. En aŭgusto 2015, la anglalingva esprimo estis akceptita en la Oxford English Dictionary.

Dum ekestiĝis kampanjoj kontraŭ la vira diskrurado, oni ankaŭ kritikis la fakton ke ili nur enfokusiĝis pri la problemo nur flanke de la viroj. Fakte, tiam naskiĝis alia anglalingva termino malpli konata, nome "shebagging" kiu celas priskribi la okupadon de la spaco pro mansakoj de virinoj.