Radikoj kun vira signifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vira radiko)

Radikoj kun vira signifo estas radiko en Esperanto, kies signifo estas nepre vira, eĉ sen iu specifa aldono (ekzemple la kvazaŭ-prefikso vir- aŭ la neologisma sufiko -iĉ). Strikte virsencajn radikojn karakterizas la ekzisto de aparta radiko kun analoga seksneŭtrala signifo.

Ekzemploj estas:

  • Pri homoj:
    • knabo = vira infano
    • viro = (plenkreska) vira homo
  • Pri bestoj:
    • stalono = virĉevalo
    • taŭro = virbovo

Tiuj bestaj radikoj ne povas kun bona senco akcepti la sufikson "-in-"; la virina formo deriviĝas de la neŭtrala radiko. Kontraŭe ekzistas kaj uzatas la formoj "virino" kaj "knabino"; "homino" kaj "infanino" estas malmulte uzataj.

Baze viran signifon havas ankaŭ ĉiuj vortoj kun sufikso -ĉj-.

Alia kategorio estas la nomoj de la parencoj. Ili ofte estas uzataj kiel implicite virseksaj, sed kontraŭe al "viro" kaj "knabo" por ili ne ekzistas sendependa neŭtrala formo. Ekzemploj:

  • avo
  • edzo
  • filo
  • frato
  • kuzo
  • nepo
  • nevo
  • onklo
  • patro

La mankon de neŭtrala formo kelkaj provis kompensi per uzo de la prefikso "ge-", kiu tamen principe ne neŭtraligas, sed kunigas plurajn seksojn. Aliaj proponis novan prefikson "go-". Malavantaĝo de tia solvo estas, ke la aldono de tia prefikso ĝeneraligus la signifon, dum ke normale ĉiu aldono de vortero pliprecizigas la signifon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]