Vircentrismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vircentrismo estas pensmaniero kiu, ĉu konscie aŭ ne, centrigas viran mondrigardon kaj malcentrigas virinajn, kreante konfuzon inter viraj ecoj kaj tuthomaraj aŭ universalaj. Ĝia teoria malo, kiu universaligus virinecon, estas incentrismo.

Koncepto[redakti | redakti fonton]

Vircentrismo centrigas viran mondrigardon kaj malcentrigas virinajn, tiel ebligante ke konceptoj elpensitaj kiel tuthomaraj (ekzemple individua aŭtonomeco kaj subjekteco) estas praktike atribuitaj nur al viroj. Ĝi ankaŭ povas rezultigi, ke fakte viraj vivospertoj estas atribuataj al la tuta homaro.

Kvankam la forigo de vircentrismo estas grava celo de feminismo, la perspektivoj el kiuj feministoj kritikas ĝin estas diversaj. Iuj argumentas ke grandaj kampoj de la homa vivo estas universalaj, kaj tial strebas efektivigi la rajton de virinoj partopreni en ili same kiel viroj. Aliaj kredas ke ĉio estas partikulara kaj la ideo mem de universaleco estas malvalida.[1]

Kritiko al vircentrismo povas fariĝi kritiko al homcentrismo ĉar homcentrisma mondrigardo ofte centrigas koncepton de homo, kiu mem estas vircentrisme pensata. La ligo inter vircentrismo kaj homcentrismo estas plej multe diskutata de veganaj feministoj kaj ekofeministoj.[2]

Historio de la koncepto[redakti | redakti fonton]

La koncepto estis enkondukita per la vorto androcentrism de Charlotte Perkins Gilman en scienca debato. Ŝi priskribis vircentrajn praktikojn en la socio kaj la rezultajn problemojn en sia libro La virfarita mondo; aŭ, Nia vircentra kulturo, eldonita en 1911.[3] Ĉe vircentrismo oni normigas virecon kaj difinas ĉion neviran kiel aliulan. Perkins Gilman rimarkigis ke viraj agmanieroj kaj pensmanieroj pretendas universalecon por si dum ili konsideras virinajn devioj.[3]

En 1949 la filozofo Simone de Beauvoir en sia libro La dua sekso faris grandan kontribuon al la disvastigo de konscio pri vircentrismo, kvankam ŝi ne uzis la vorton.

La koncepto de vircentrismo estis vaste uzata en feminismaj kritikoj de scienco en la jardeko de 1980.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

Esploro de David Anderson kaj Mykol Hamilton dokumentis la maltroreprezentadon de rolantinoj en 200-libra specimeno, kiu inkludis la plej furorajn porinfanajn librojn de 2001 kaj sep jarojn da Caldecott-premiitaj libroj.[4] Preskaŭ duoble pli da ĉefrolantoj estis viraj ol inaj, kaj virrolantoj aperis en ilustroj 53 elcente pli ofte ol rolantinoj. La intrigoj plejparte centris pri virrolantoj kaj ties vivospertoj.[4]

Norme vira lingvaĵo[redakti | redakti fonton]

En multaj lingvoj oni uzas laŭvorte virseksajn esprimojn por neviroj. Tio okazas parte kiam oni nomas sekse miksitajn grupojn aŭ homojn de nesciata sekso per virseksa vorto, ĉar la lingvo ne havas seksneŭtralan formon kaj oni konsideras la virseksan pli universala. Ekzemplo estas la tradicia uzo de li en Esperanto por nedifinita homo aŭ homo kies sekson oni ne scias (kiel en jena citaĵo de la Dua Libro: "La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li vidos iajn mirindaĵojn"). Ĝi ankaŭ povas okazi en la nomoj de okupoj aŭ sociaj roloj, kiujn oni rezervis ĉefe por viroj; ekzemple, la tradicia angla vorto por "negocisto" estas businessman (laŭvorte "negocviro"). Krome, origine seksneŭtralaj vortoj ofte fariĝas virseksaj, sed malkonsekvence konservas kelkajn universalajn sencojn; ekzemple, el la latina vorto homo, homin- "homo" evoluis la hispana hombre "viro", kiun oni tamen daŭre uzas ankaŭ por la signifo "homaro". Multaj filozofoj kaj sociaj sciencistoj trovas, ke norme vira lingvaĵo malcentrigas virinojn, interseksulojn, kaj neduumulojn en la socio.[5]

En la lastaj jardekoj pli neŭtralaj parolmanieroj estas enkondukataj en tiajn lingvojn. La ĉefaj tiuspecaj debatoj en Esperanto koncernas la pronomon ri; la sufikson -iĉ-; kaj la neŭtralecon aŭ virecon de la signifo de la sufiksoj -ul-, -ist-, -an- kaj de diversaj aliaj radikoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amorós, Celia. 2009. "Simone de Beauvoir: Entre la vindicación y la crítica al Androcentrismo". Investigaciones Feministas 0, p. 23-27
  2. Anzoátegui, Micaela. 2022. "Contra la trampa del antropocentrismo: Su crítica contemporánea como construcción del sentido, sesgo epistemológico y supuesto de inevitibilidad." Revista Latinoamericana de Estudios Críticos Animales 9(1), p. 466-471.
  3. 3,0 3,1 Perkins Gilman, Charlotte. (1911) The man-made world: or, Our androcentric culture. New York: Charlton. OCLC 988836210.
  4. 4,0 4,1 (Decembro 2006) “Gender stereotyping and under-representation of female characters in 200 popular children's picture books: a twenty-first century update”, Sex Roles 55 (11–12), p. 757–765. doi:10.1007/s11199-006-9128-6. 
  5. . Feminist philosophy of language. Stanford Encyclopedia of Philosophy (online) (2004). Alirita 17 March 2011.