Kasina vireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vireo cassinii)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kasina vireo
Kasina vireo
Kasina vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. cassinii'
Vireo cassinii
(Xantus de Vesey, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kasina vireo (Vireo cassinii) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj. Ĝi estas kantobido de Nordameriko, kun teritorio el suda Brita Kolumbio en sudokcidenta Kanado tra la okcidentaj marbordaj ŝtatoj de Usono kaj reproduktas en granda parto de Kalifornio. Tiu birdo migras, kaj vintrumas el suda Arizono (la Sonora-Dezerto) al suda Meksiko kaj ĝis Kosta-Riko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu vireo estas 11–14 cm longa, kun grizaj kapo kaj dorso (iom pli verdanuanca), flavecverdecaj flankoj kaj blankecaj subaj partoj kun pli blanka gorĝo. Ĝi havas klare markatajn blankajn "vitrokulojn", tio estas tre larĝaj okulringoj kunigitaj al blankeca suba frunto kaj havas ankaŭ blankajn flugilstriojn rimarkindajn je flugiloj de preskaŭ nigrecaj plumoj kun blankaj bordoj. La beko estas grizeca. Inoj estas similaj kaj junuloj estas iom pli brunecaj kaj senkoloraj.

La persista kanto konsistas el mallongaj, akraj fajfaj frazoj de kelkaj notoj, disigitaj per ĉirkaŭ dusekunda silento. La frazoj ofte alterne finas per alta noto kaj malalta noto respektive, havigante impreson de demando kaj respondo. Alvoko estas serio de rapidaj notoj “ŝip ŝep ŝep ŝep”.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili preferas malfermajn arbarojn de okcidentaj montoj kaj montetoj. Ĝi troviĝas kutime en mezaj al malaltaj partoj de la arbara kanopeo, kie ili malrapide kaj decideme manĝas insektojn inter foliaro.

La Kasina vireo konstruas tasforman neston el arboŝeleroj, herberoj, araneretoj ktp kaj sub forko de branĉoj post konstruceremonio per horizontalaj sintenoj fare de la masklo, kiu eĉ povas ekkonstrui pli da unu nesto. La nesto estas 2 al 5 m supergrunde sed foje ĝis 10 m. La ino demetas 2 al 5 blankajn ovojn kun iom da brunaj punktoj. Ambaŭ seksoj kovas dum 15 tagoj kaj defendas la ovodemetadon, kiu foje povas esti parazitata de la Brunkapa molotro, sed se tiu ovodemetas unue, la vireoj konstruas novan plankon kaj enmurigas tiun ovon antaŭ fari sian propran ovodemetadon. Elnestiĝo okazas post 14 pliaj tagoj. Ili preferas arbarojn de koniferoj aŭ miksitajn, duarangajn aŭ arbustarojn en deklivoj kaj eĉ ĉeriverajn arbaretojn.

Ili manĝas el folioj insektojn inklude malgrandajn akridojn, raŭpojn kaj tineojn.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu nearktisa specio estis iam konsiderata kiel apartenanta al sama specio kun la Plumba vireo kaj la Blukapa vireo kun kiuj ĝi estas tre simila. Tiam tiu grupo de nunaj specioj estis nomata "Soleca vireo", kiu tiam estis konsiderata kiel havanta 9 subspeciojn. La Kasina vireo okupas la plej okcidentan parton de la tiama teritorio de la specigrupo. La disigo de la Kasina vireo havas kialon ke la interrompo de la blanka okulringo kiel malhela strieto al la supra bekobazo estas nigreca dum ĉe la Blukapa vireo estas samkolora kun la kapo. Krome la kontrasto inter blanka gorĝo kaj grizeca kapo ne samas en la tri specioj.

Tiu vireo ricevas sian nomon laŭ la ornitologo John Cassin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51001, Vireo cassinii, 9a Majo 2006. Malplej Zorgiga.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]