Virgeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Virgeco estas la eco de iu, kiu ankoraŭ ne amoris. Ĉe virinoj, la virgecon montras la ekzisto de himeno, kiu deŝiriĝas dum la unua amoro. Tamen, ĉi tiu signo ne estas perfekta. La himeno povas deŝiri alie.

En kelkaj kulturoj estas devige ke oni restu virgulo ĝi sia edziĝo aŭ edziniĝo. En multaj kulturoj estas tiel, ke virgeco estas konsiderata pli grava ĉe inoj ol ĉe viraj personoj.

Por virga ino oni kutime uzas la esprimon "virgulino" en Esperanto. La esprimo "virgulo" estas tial ĉefe uzata por viraj virguloj, kvankam teorie ĝi estas uzeble por ambaŭ seksoj. Tiu ĉi lingva seksemfazo verŝajne devenas de tio, ke oni konsideras la sekson de homo tre grava kiam oni parolas pri ties virgeco.

Vidu ankaŭ