Virgil Redlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virgil Redlich
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1890 (1890-04-16)
en Innsbruck
Morto 30-an de majo 1970 (1970-05-30) (80-jaraĝa)
en Seckau
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkisto • katolika teologo • pastro • historiisto de kristanismo vd
Laborkampo Ordeno de Sankta Benediktohistorio de kristanismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La korto de la abatejo Seckau malproksime de Knittelfeld.

Virgil REDLICH (naskiĝinta la 16-an de aprilo 1890 en Insbruko, mortinta la 30-an de majo 1970 en Seckau) estis religia verkisto.

La filo de la fama historiisto Oswald Redlich (1858-1944) estis universitata profesoro en Salcburgo kaj Graz kaj abato de la benediktana monaĥejo Seckau en Stirio. Krome oni ŝatis lin kiel filozofon kaj gvidanton de kursoj kun ekzercoj spiritaj laŭ la modelo de Sankta Ignaco Lojola.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Religiöse Lebensgestaltung, 1932
  • Bücher der Geisteserneuerung, 10 volumoj, 1932 sekv. (eldoninto)
  • Zeitschrift für deutsche Geistesgeschichte, 1935-38
  • Seckauer Hefte , 1945 sekv. (redakcio)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • B. Roth: Universitätsprofessor Dr. phil. Pater V. Redlich OSB 1890-1970, 1970

Ligiloj[redakti | redakti fonton]