Virginia Beach

| Virginia Beach | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| sendependa urbo urbego | |||||
| Flago | |||||
| Devizo: Landmarks of Our Nation's Beginning | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 459 470 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 357 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 36° 51′ N, 75° 59′ U (mapo)36.8506-75.9779Koordinatoj: 36° 51′ N, 75° 59′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 7 m [+] | ||||
| Areo | 1288,515927 km² (12 885 1.5 927 ha) [+] | ||||
| Horzono | orienta horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Virginia Beach estas grandurbo, fama feriurbo-banloko en Usono, en subŝtato Virginio (ŝtato). Ĝi havas la plej longan plaĝon en la mondo.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Virginia Beach vivis 459 470 loĝantoj sur areo de 1 288,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 357 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun kantono Northampton, Norfolko, Chesapeake kaj kantono Currituck.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 36° 50′ N 76° 05′ U / 36.833 °N, 76.083 °U (mapo)
- Areo: 1 288 km²
- Loĝantaro: 447 489 (en 2012)
- Supermara alteco: 6 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo: 757

Geografio
[redakti | redakti fonton]
Virginia Beach situas laŭ Atlantiko en la orienta landparto de Usono, en la sudorienta parto de la subŝtato.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la nuna Virginia Beach la plej frue indianoj vivis. Britoj alvenis ŝipe en 1607 kaj ili nomis la lokon "Cape Henry". Baldaŭe kolonio formiĝis. La fervojo alvenis en 1888, tiutempe jam la banloko formiĝis. En 1906 Virginia Beach iĝis oficiale urbeto, en 1952 sendependa urbo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Virginia Beach situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 11-21 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 31 °C, la malvarmo kulminas en januaro averaĝe ĉirkaŭ frostopunkto. Jare pluvas po 1179 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Virginia Beach kuras aŭtovojo al la interno de la subŝtato, krome estas vojo laŭ la marbordo, kaj aldone vasta mara ponto ligas la urbon al la kantono Northampton, la suda parto de la duoninsulo Delmarva nordoriente. La urbego proksime havas internacian flughavenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2





