Virginia McKenna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virginia McKenna
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1931 (1931-06-07) (92-jaraĝa)
en Marylebone
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Centra Lernejo de Parolo kaj Dramo vd
Familio
Patro Terence Morell McKenna vd
Patrino Anne Maria de Nys vd
Edz(in)o Denholm Elliott • Bill Travers vd
Infanoj Will Travers vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • kantisto • teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Virginia McKENNA (naskiĝis la 7-an de junio 1931 en Londono) estas brita teatra kaj filma aktorino, aŭtoro kaj sovaĝprotekta kampanjisto.

McKenna studis en la Central School of Speech and Drama, poste laboris en la londonaj teatroj de West End. Ŝi debutis en filmo en 1952, sed poste ludis same en teatro kaj en filmoj. Ŝi geedziĝis en 1954 kun aktoro Denholm Elliott, sed ili divorcis post kelkaj monatoj. Ŝia dua edzo estis la aktoro Bill Travers, kun kiu ŝi havis kvar infanojn. Ŝia edzo mortis en 1994, ili vivis kune.

En 1956 McKenna akiris la premion BAFTA Award for Best Actress por sia ludo en la filmo A Town Like Alice. Du jarojn poste oni nomumis ŝin denove Best Actress (Plej bona aktorino) pro sia rolo kiel dummilita spionino Violette Szabo, en Carve Her Name with Pride.

McKenna estas plej konata pro sia rolo en 1966 kiel Joy Adamson en la vivfidela filmo Born Free. Ŝi ricevis pro tio nomumon por Golden Globe. Ŝia edzo Bill Travers ankaŭ kunludis kiel George Adamson kaj ili iĝis aktivaj apogantoj de la sovaĝaj bestaj rajtoj kaj de protektado de ilia natura vivloko. Tiu gvidis McKenna kaj ŝian edzon al partopreno en Zoo Check Campaign en 1984 kaj al fondo de Born Free Foundation en 1991.

Ŝi akiris en la teatro en 1979 la premion Olivier Award kiel plej bona aktorino kiel Yul Brynner en The King and I. Ŝi aperis plurfoje en kinofilmoj, televidaj filmoj kaj malofte en teatraj ludoj.

Pro siaj servoj rilate al sovaĝaj bestoj kaj arto, McKenna ricevis en 2004 la ordenon de la brita imperio. En marto 2009 Virginia McKenna publikigis sian memuaron The Life in My Years.