Virginie Morel-du Verger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virginie Morel-du Verger
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1798 (1798-11-30)
en Metz
Morto 30-an de novembro 1868 (1868-11-30) (70-jaraĝa)
en Seiches-sur-le-Loir
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Konservatorio de Parizo
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianisto
vdr

Virginie MOREL DU VERGER (1799-1869) estis talenta franca pianisto, muzikinstruisto, kaj komponistino [1] [2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis naskita en la urbo Metz. Laŭ la Universala Biografio de Muzikistoj, Virginie Morel estis mirinfano kiu malkovris la klavaron kiel memlerninto, kaj ekde la aĝo de 12 ŝi ludis “pianon en rimarkinda maniero”. [3]

Instigita de admirantoj ŝi provis sian bonŝancon en Parizo; ŝi membriĝis en la Pariza Konservatorio en la aĝo de 13. Dum sia unua inspektado de la studentino Étienne Méhul (1763-1817), unu el la kvin inspektistoj de la Konservatorio de Parizo, skribis apud la nomo de Virginie: "La plej talenta por iĝi granda pianisto."

En la Konservatorio Virginie Morel unue studis kun Louis Adam; jaron poste ŝi konfirmis la opinion de Méhul kiam ŝi gajnis la unuan premion por piano. Dum la venontaj du jaroj ŝi iĝis gvidinstruisto en la klaso de Louis Adam. Ŝia trejnado estis kompletigita per privataj lecionoj de Muzio Clementi, Johan Nepomuk Hummel, kaj Antoine Reicha en harmonio.

Dum la epoko de la franca Restarigo, ŝi estis dungita kiel pianisto ĉe la Dukino de Berry, al kiu ŝi donis pianolecionojn. Tiam Virginie Morel publikigis siajn unuajn partiturojn, aparte sian Trois Duettini por piano kaj violono estis dediĉita al la dukino.

La Dukino du Berry aranĝis la geedziĝon de Virginie, kiu estante ekstergeedza infano bezonis helpon por okupiĝi pri sia geedziĝo. Per granda doto de 100.000 frankoj la dukino geedzigis Virginie al altranga armea oficiro kiu poste fariĝis Barono du Verger.

La geedziĝo malproksimigis Virginien por longa tempo de la pariza muzika vivo: la edzo estis la ĉefo en la Stabo de la Afrika Armeo, do ili devis translokiĝi al Alĝerio dum proksimume dek jaroj. Nur post lia emeritiĝo ili revenis al la familia kastelo. Tiel Virginie Morel du Verger povis rekomenci siajn muzikan agadon, daŭrigi sian instruadon kaj komponan laboron: ŝi verkis piansonatojn kaj ĉambrajn muzikojn, valsojn kaj ok melodiajn studojn, kaj tri duetojn por violono kaj piano.

La ‘Ok Melodiaj Studoj’ estis publikigitaj en 1857 (Huit Études ‘mélodiques‘de baronino Verger (Virginie Morel), dediĉitaj al ŝia samtempulino, ankaŭ komponistino kaj pianinstruisto ĉe la Pariza Konservatorio, Louise Farrenc (1804-1875).

Oni opinias, ke dum la ĝenerala titolo ‘Studoj’ kaj la dediĉo al la instruistino ŝajnas difini la kolekton en la kategorio de pedagogiaj verkoj, la kvalifiko "melodia" aldonita de la komponistino devas veki pli seriozan atenton. Kvankam plenaj de diversaj malfacilaĵoj, ĉi tiuj ok mallongaj pecoj estis destinataj por prezentado en salonoj, sendube kiel pruvo de la esprimkapabloj kaj de la prezentisto kaj de la komponisto.

La operkomponisto kaj muzikkritikisto Ernest Reyer (1823-1909) kiu skribis "Muzika Recenzo" ĉe Le Courrier de Paris, laŭdis la partituron de la Ok Melodiaj Studoj, kaj substrekis ĝian gravecon (1857).

Reyer daŭrigis: “La arta mondo ankoraŭ memoras la sukcesojn de fraŭlino Morel; kaj ĉar la lerta pianisto fariĝis nobla sinjorino, ŝi restis fidela al sia arto kaj al la solaj tradicioj kiujn ŝi akceptis, tiuj de la grandaj majstroj. Ĉiu paĝo de la verko transdonas senton de vireco kaj sperto: la virina gracio kaŝiĝas en la titoloj, kiujn la komponistino donis al ĉiu el la melodioj: 'Lulkanto' ('La berceuse'), ‘Necerteco’ ('L 'incertezza'), 'Barkarolo', La Papilio' ( 'Le papillon'), ktp. Ĉi tiuj freŝaj poeziaj pripensoj estas antaŭitaj de bela enkonduko, en kiu ambaŭ partoj, same interesaj kaj eventoplenaj, malkaŝas la majstran tuŝon de mano, kiu neniam perdas kontrolon.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 133 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ebel, Otto (1902). Women composers: a biographical handbook of women's work in music. Prenita la 6-a de januaro 2011.
  2. Florence Launay, Les compositrices en France au XIXe siècle, Paris, Fayard, 2006, 544 p. (ISBN 2-213-62458-5).
  3. Cohen, Aaron I. (1987). International encyclopedia of women composers: Volume 2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]