Virginio-Komunuma Universitato
La Virginio-Komunuma Universitato (angle Virginia Commonwealth University, akronime VCU) estas publika universitato en Richmond , la ĉefurbo de la usona ŝtato Virginio.
Kun 29,349 (2005) studentoj, ĝi estas la due plej granda universitato en Virginio post Universitato George Mason . En 2016, la universitato estis vicigita 164-a inter la plej bonaj usonaj universitatoj de US News & World Report [1][2]. Interalie, ĝi estas konata pro la ĉiujara VCU franclingva filmfestivalo, la plej granda franclingva filmfestivalo en Usono.
La universitato estis formita en 1968 de fuzio inter la Richmond Professional Institute (RPI) kaj la Medical College of Virginia (MCV) . La historio de la MCV iras reen al 1838 kaj tiu de la RPI al 1917 [3].
Organizo
[redakti | redakti fonton]La lernejoj kaj fakultatoj estas la jenaj:
- Kolegio de Homeco kaj Sciencoj
- Lernejo de Amasaj Komunikadoj
- Lernejo de Mondaj Studoj
- L. Douglas Wilder Lernejo de Registaro kaj Publikaj Aferoj
- Lernejo de Aliancitaj Sanaj Profesioj
- Lernejo de Artoj
- Lernejo de Komerco
- Lernejo de Dentokuracado
- Lernejo de Edukado
- Lernejo de Inĝenierio
- Lernejo de Medicino
- Lernejo de Flegado
- Lernejo de Farmacio
- Lernejo de Socia Laboro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "VCU ranked in top 50 public research universities, receives $506 million in grants", The Commonwealth Times, Virginia Commonwealth University, January 18, 2023.
- ↑ Carnegie Foundation Classifications. Arkivita el la originalo je September 13, 2018. Alirita May 29, 2015 .
- ↑ Leadership. Arkivita el la originalo je March 10, 2013. Alirita May 29, 2015 .