Virgulino Atoĉa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virgulino Atoĉa en la sanktejo de Madrido.

La Virgulino Atoĉa (hispanlingve Virgen de Atocha) estas unu el la nomoj kiun ricevas la Virgulino Maria, kies bildo troviĝas en la Reĝa Baziliko Nia Sinjorino Atoĉa, en Madrido, Hispanio.

Temas pri la plej antikva patronino de la urbo, kies kultado aperis jam en la visigota epoko de Hispanio. Poste, precipe en la 16a, 17a kaj 18a jarcentoj ĝi estis konsiderita speciala protektanto de la hispanaj regantoj kaj patronino de la monarkio.

La nomo Atoĉa (hispane Atocha) verŝajne venas el la titolo de Maria kiel Dipatrino, el la greka lingvo Theotoca kiun la popolo kun la paso de la tempo aliigis al Atocha al la bildo kiu estis kultata en sanktejo proksime de Madrido, poste transformita en monaĥejon de dominikanoj kaj poste en Handikapulejo.

Kiam estis kutimo vesti la religiajn bildojn, tiu de Atoĉa, estis vestita per riĉaj vestoj, krom manoj kaj vizaĝoj, ĝi ŝajnis esti multe pli alta, samkiel persono. Sen en la nuntempo senigita de ĉia vesto, la bildo aperas kiel eta lignaĵo, tute nigra, sidanta sur trono, simbolo de reĝeco kaj saĝeco, kaj ĝia alteco ne atingas 60 centimentrojn de la supro de la krono ĝis la bazo kie troviĝas ĝiaj piedoj.

La virgulino Atoĉa estas el ligno. Ŝi sidas sur malalta trono sen dorsapogilo. Je ŝia maldekstro ŝi tenas la Infanon Jesuo, al kiu ŝi donas pomon per la dekstra mano. La infano levas sian dekstran manon por beni la popolon, kun mangesto tipa de la bildoj de la eklezioj el orienta ritaro.

La vizaĝo de la Virgulino estas malhelbruna, preskaŭ nigra. Ŝiaj okuloj estas nigraj kaj migdalaspektaj, kaj ĉe ŝia frunto, ŝi havas lignan kronon sed poste oni aldonis ankaŭ oran kaj arĝentan kronojn. La bildo, pro la hieratikaj trajtoj kaj rigideco, ŝajnas esti malfruromantika, probable el la lastaj jaroj de la 13-a jarcento.