Virgulino de Moncerato (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Virgulino de Montserrat)
Virgulino de Moncerato
titolo de Maria • shrine to the Virgin Mary • statuo
Informoj
Religio kristanismo
vdr
La nigra madono, "La Bruneta"

La Virgulino de Moncerato, (katalune Montserrat) populare konata kiel "La Bruneta" estas la patronino de Katalunio kaj estas unu el la sep patroninoj de Katalunio. La bildo troviĝas en la Monaĥejo de Montserrat, kiu estas simbolo por Katalunio kaj ĝi fariĝis pilgrimcelo por kredantoj kaj nepra vizito por turistoj.

Laŭ la legendo ĝi estis trovata de infanoj paŝtistoj en 880. Ili vidis lumon kaj trovis ĝin en la interno de groto. La episkopo volis translokigi la bildon al la urbo Manresa sed tio ne eblis pro la troa pezo de la statuo. La episkopo interpretis tion kiel la deziron de la virgulino resti en tiu loko kaj li konstruigis ermitejon, origino de la nuna monaĥejo.

La bildo kiu nuntempe estas kultata estas romanika skulptaĵo de la 12-a jarcento el ligno ( poplo ), 95 centimetrojn alta. Ĝi reprezentas la Virgulinon kun la infano sidanta en ŝia sino. En ŝia dekstra mano ŝi tenas la terglogon; la infano levas la dekstran manon kiel bensigno kaj en la maldekstra tenas ananason.

Kiel kuriozaĵo oni diru, ke tiu virgulino estas de nigra vizaĝo, kio maloftas en Okcidenta Eŭropo inter tradiciaj katolikaj figuroj kaj tio kialas pro la kromnomo Bruneta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]