Virgulino de la Favoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virgulino de la Favoro
titolo de Maria • arta temo
Informoj
Originala nomo mater misericordiae
vdr
Nuestra Señora de la Merced

La Virgulino de la FavoroNia Damo de la Favoroj estas unu el la alvoktitoloj de la Virgulino Maria. Ŝi ankaŭ estas nomata kiel Generalino de la Ĉiela Armeo, la Virino sune vestita kaj la Reĝino de Paco. Oni festas ŝian tagon la 24-an de septembro.

Historio de la kultado[redakti | redakti fonton]

Oni diras ke la 1-an de aŭgusto 1218, festo de la sanktulo fondinto Petro Nolasko ricevis viziton de la Virgulino Maria, kie ŝi konatigis sin kiel La Favoro, kiu instigis lin fondi religian ordenon kun la celo elaĉeti al tiuj enkarcerigitaj kristanoj. En tiu momento, la Iberia Duoninsulo estis regata de la muzulmanoj kaj la saracenaj piratoj atakis la bordojn de la Mediteraneo, kiuj enkarcerigis milojn da kristanoj kiuj estis portitaj al Nord-Afriko.

Petro Nolasko akcelis la kreadon de la Ordeno de la Favoro, kiu estis fondita en la Katedralo de Barcelono kun la subteno de la reĝo Jakobo la 1-a la Konkeranto kaj la konsilio sankta Rajmondo el Penjaforto.

Oni kalkulas ke estis ĉirkaŭ 300.000 la elaĉetintoj fare de la favoraj fratoj disde la enkarcerigo de la muzulmanoj. Ĉ. 3.000 religianoj fariĝis martiroj pro plenumado de tiu celo.

La bildo de la Dipatrino de la Favoro, en Barcelono, estas gotikaĵo el 1361.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]