Viriato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Viriato en Viseu, Portugalio.

Viriathus (konata kiel Viriato en la portugala kaj hispana lingvoj) (? - 138 a.K.) estis la plej grava gvidanto de la luzitanoj kiuj rezistis la romian vastiĝon en la regionoj de Okcidenta Hispanio, kie la romia provinco Luzitanio estis establita (en la areoj konsistante el nunaj Portugalio, sudo de la rivero Douro, kaj Ekstremaduro en Hispanio). Viriato kondukis la luzitanojn al pluraj venkoj kontraŭ la romianoj inter 147 a.K. kaj 139 a.K. antaŭ ol li estis perfidita kaj mortigita.

Sciante ke la luzitana rezisto estis plejparte sukcesa pro la gvidado de Viriathus, Quintus Servilius Caepio subaĉetis Aŭdakso, Ditalko kaj Minuro, kiuj estis senditaj de Viriathus kiel ambasado por establi la pacon. Tiuj ambasadoroj revenis al lia tendaro kaj mortigis Viriathus dum li dormis.

Viriathus elstaras kiel la plej sukcesa gvidanto en Iberio kiu iam kontraŭbatalis la romian konkeron. Dum la kurso de liaj kampanjoj li estis ne venkita en batalo kontraŭ la romianoj kaj li estis unu el la plej sukcesaj generaloj iam kontraŭbatalinta la vastiĝon de Romio ie ajn en la mondo. Finfine eĉ la romianoj rekonis ke estis pli prudente uzi perfidon prefere ol malfermi alfrontiĝon por venki la luzitanan ribelon.

Viriathus iĝis delonga simbolo de portugala Nacieco kaj Sendependeco.

En Hispanio dum multaj jardekoj kaj precize dum la frankisma reĝimo knaboj devis parkerigi inter aliaj tiun lecionon kaj multaj 6 aŭ 7jaraĝaj knaboj sciis parkere almenaŭ la unua frazon de la legaĵo pri Viriato (ĉar estis unu el la unuaj en la libro pri historio) el kio plej partoj preskaŭ nenion komprenis eĉ la signifon de luzitano.