Femicido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Virinmurdo)
Krucoj en Lomas del Poleo (Ciudad Juárez, Meksiko) sur la loko kie estis trovitaj ok kadavroj de virinoj en 1996. La areo estas de tre alta proporcio de senpunaj virinmurdoj.

Femicido[1], feminicidovirinmortigo estas la mortigo de homoj de la ina sekso (virinoj). La koncepto kaj vorto virinmurdo estas uzata ankaŭ en pli specifa senco por mortigo de virinoj bazite nur sur ilia sekso, tio estas profitante la teorian malfortecon de virinoj kompare al viroj. Por tiu koncepto oni uzas foje neologismon Femicido, sed tio estas bazita sur la anglalingva termino, dum aliaj lingvoj uzas la radikon femin-[2], kio donus en Esperanto ne Femicido, sed Feminicido. Alia esperantlingva varianto povus esti Virinmortigo, pli milda kompare kun pejorativa Virinmurdo.

Origino de la vorto[redakti | redakti fonton]

La angla termino femicide estis uzata ekde la komenco de la 19-a jarcento. Ĝi estis proponita kiel alternativo al la seksneŭtrala angla vorto homicide por esprimi seks-bazitan subpremadon kaj sisteman perforton kontraŭ virinoj.

Vasteco[redakti | redakti fonton]

Seksaj murdoj estas faritaj tutmonde. La atento kutime estas malalta. Entute tamen la viktimoj de viraj murdistoj estas ĉefe viroj. Raportoj pri mortigoj de virinoj estas haveblaj el la jenaj ŝtatoj: Afganio, Argentino, Ĉilio, Ĉinio, El Salvador, Gvatemalo, Honduro, Barato, Italio, Jamajko, Kolombio, Meksiko, Zambio, Hispanio, Sudafriko, sed la plej malbonan reputacion havis Salvadoro, Jamajko kaj Honduro,

  • Afganio: Virinoj, kiuj raportas pri spertita seksperforto, riskas fariĝi viktimoj de honormurdoj. Multaj virinoj, ĉefe politikaj aktivuloj, estis murditaj kaj la krimuloj ne estis akuzitaj[3] .
  • Argentino: Ekde 2008, la organizaĵo La Casa del Encuentro publikigas raporton pri okazoj de virinmurdo en respondo al mankantaj publikaj statistikoj. En 2014 ĝi nombris 277 virinmurdojn, kompare kun 255 virinmurdoj en 2013 kaj 295 virinmurdoj en 2012. La movado Ni una menos (ne unu malpli) publike kontraŭbatalas maĉismon kaj perforton kontraŭ virinoj[4].
  • Ĉilio: La ĉilia Reto Kontraŭ Hejma kaj Seksa Perforto publike disvastigas informojn pri virinmurdoj. Ili influas signifan nombron de virinoj
  • Salvadoro: La lando havas la plej altan virinan murdokombinon en la mondo kun po 12 murdoj jare por 100 000 loĝantoj; la lando havas la plej altan nombron de virinmurdoj en la mondo. Entute estas po 69,2 murdoj por 100 000 loĝantoj.
  • Gvatemalo: Estas ankoraŭ brutalaj murdoj en tiu lando kiu ankoraŭ suferas pro la 36-jara civila milito. La virina murdokvanto estas po 9,7 murdoj por 100 000 loĝantoj. Entute estas po 38,5 murdoj por 100.000 loĝantoj.
  • Honduro: Virinaj murdoj pliiĝas en iuj regionoj. Ekde la militista puĉo en 2009 ne plu ekzistas procesoj. La virina murdokvanto estas po 7 murdoj por 100 000 loĝantoj. Kun 91,6 murdoj por 100 000 loĝantoj, la lando havas la plej altan murdan procenton (virinoj kaj viroj kune) en la mondo.
  • Barato: Virinmurdoj estas farataj en ĉiuj stadioj de la vivo: abortoj, mortigado de infanoj kaj bruligo de vidvinoj (IAST: Sati en angla vikipedio). Inter 2007 kaj 2009, ekzistis pli ol 8,000 raportitaj dotaj murdoj sur edzinoj[5]. Dotaj mortigoj estas difinitaj de la Sekcio 304B de la Centra Registara Akto de la Barata Krima Kodo: "Por ĉiuj virinoj, kiuj mortas en la unuaj 7 jaroj de geedzeco post nenatura morto, la viro estas akuzata de murdisto". Studoj montras, ke ne estas la malriĉuloj kiuj selektas viran idaron kaj intence abortigas virinajn fetojn, sed la edukitaj klasoj, kvankam tiu fenomeno jam delonge estis malpermesita en Barato[6].
  • Italio: Ĉiu tria tago virino estas murdita kaj estas ĉirkaŭ 150 virinmurdoj ĉiujare en Italio. Ne ekzistas oficialaj statistikoj, sed pluraj sendependaj organizaĵoj kolektis donitaĵojn kiel raportitaj en du italaj blogoj[7][8].
  • Jamajko: La indico de murdoj de virinoj estas la dua plej alta en la mondo kun po 10,9 murdoj por 100 000 loĝantoj. Entute estas po 52,2 murdoj por 100 000 loĝantoj.
  • Kolombio: Politikistoj kaj aktivistoj pri virinaj rajtoj estas la plej tuŝitaj de la fenomeno virinmurdo en la 45-jara civila milito. Ĉi tiuj krimoj estas faritaj kaj de la ŝtata armeo kaj de la ribelaj grupoj. La virina murdokvanto estas po 6,4 murdoj por 100 000 loĝantoj. Entute estas po 33,4 murdoj por 100.000 loĝantoj.
  • Meksiko: La malalta nivelo de inteligenteco sugestas, ke polico kaj altrangaj oficialuloj, same kiel tiuj specife dungitaj por esplori la mortigojn, estas implikitaj en la dudek-jara serio de murdoj de virinoj en Ciudad Juárez, je la limo kun Usono. Inter 1993 kaj 2009, 740 virinmurdoj estis faritaj en Ciudad Juárez.[9]
  • Zambio: Studo en 1995 ekzamenis krimajn kazojn en okazoj de mortigado de supozataj sorĉistinoj en suda Afriko. Ĝi montras, ke en tiaj okazoj, viroj estas juĝitaj al pli mallongaj malliberejaj punoj kaj malpli peze akuzataj de gravaj krimoj[10]. La mortokvanto estas po 38 murdoj por 100.000 loĝantoj.
  • Hispanio: La organizaĵo Otro Tiempo tie kontraŭbatalas la fenomenon Feminicidio (hispana por virinmurdo) kaj proponas en sia portalo "Feminicidio.net" multajn artikolojn kaj informojn pri virinmurdo en Hispanio kaj Latin-Ameriko. Ili ankaŭ donas detalajn statistikojn pri virinmurdoj en la informtenejo Geo Feminicidio, surbaze de relative ampleksa kompreno de feminicidio. En 2014, 102 okazoj estis registritaj en la datumbazo Geo Feminicidio en Hispanio, kompare kun 113 en 2013 kaj 108 en 2012, inkluzive de virinmurdoj.
  • Sud-Afriko: En 2004, studo trovis, ke averaĝe ĉiun sesan horon virino estas mortigata de sia partnero. Nigrulaj virinoj estas plej multe viktimoj de virinmurdoj: po 18,3 deliktojn por 100 000 virinoj kompare al 2,4 deliktoj sur blankaj virinoj. La virina murdokvanto estas po 9,6 murdoj por 100 000 loĝantoj. Entute estas po 31,8 murdoj por 100 000 loĝantoj.

Kialo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La decida kaŭzo de virinmurdo estas la kompreno de roloj en la socioj en la koncernaj komunumoj, en kiuj regas maĉisma pensado kaj patriarkaj strukturoj. En tiuj komunumoj la bildo de la virino estas karakterizata de submetiĝo kaj malsupereco. Se oni pridubas la patriarkan genro-rolon de la viro kaj la rezultan distribuon de potenco inter la seksoj - ĉu per emancipita konduto aŭ memstara virina agado sur la labormerkato, kio permesas al ili ekonomian aŭtonomion - tiam la danĝero kreskas, ke konfliktoj (ene de la familioj) kaj uzo de perforto okazas.[11] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ kompleta traduko de la samtema artikolo en la germana vikipedio Femizid, prilabora historio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://eo.globalvoices.org/2019/11/6343/
  2. Eĉ en NPIV jam estas la radiko "femin/o" pri virino [1]
  3. Report "Harmful Traditional Practices and Implementation of the Law on Elimination of Violence against Women in Afghanistan" United Nations Assistance Mission in Afghanistan, Kabul, und Office of the United Nations High Commissioner for Human Rights, Genf 9a de decembro 2010
  4. Weltspiegel Arkivigite je 2017-03-28 per la retarkivo Wayback Machine Argentinien: Frauen gegen Machokultur, 27a de novembro 2016, 3a de decembro 2016
  5. Flavia Agnes, "Gender Based Killings - A South Asian Perspective", Artiko por Expert Group Meeting, Novjorko, 12a de oktobro 2011 p. 11
  6. Eva Berendsen: Egal, was es wird, Hauptsache, ein Junge, Rezension von Mara Hvistendahl: Das Verschwinden der Frauen, FAZ 26a de marto 2013
  7. (itala) https://femicidiocasadonne.wordpress.com/
  8. (itala) http://www.stopfemminicidio.it/
  9. J. Monárrez "Trama de una injusticia. Femicidio sexual sistémico en Juárez", 2009, El Colegio de la Frontera Norte, Mexico
  10. Rude, D. kaj M. Kazunga.(1995) "Report on the femicide research" Report by country. Zambia. Woman in Law and Development in Africa
  11. (germana) Anna Schulte, Olga Burkert: Ermordet weil sie Frauen sind (murditaj ĉar ili estis virinoj), Lateinamerika Nachrichten, junio 2011, alirite la 17-an de novembro 2019.