Virinoj kiuj seksumas kun virinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Virinoj kiuj seksumas kun virinoj estas virinoj, kiuj realigas seksumajn praktikojn kun aliaj virinoj, kiuj sin identigas aŭ ne, kiel samseksemaj, ambaŭseksemaj, ĉiuseksemaj, aliseksemaj, aŭ tute malhavas seksan identecon. La termino ofte estas uzata en medicina literaturo por priskribi tiajn virinojn kiel grupo por klinika studado, sen bezono konsideri seksan mem-identecon.