Viro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vira anatomio laŭ la desegno de Pioneer 11, la sondo sendita kosmen por montri al eventualaj eksterteruloj pruvon de homa ekzisto
Simbolo de la romia dio Marso, ofte uzata kiel simbolo de la vira genro aŭ sekso.

Viro estas plenkreskinta homo de la vira sekso, kontraste al virino kaj al knabo (adoleskulo, junulo); tamen foje la vorto viro estas uzata pli amplekse kiel malo de virino kaj pro tio sen konsidero al la aĝo, tio estas inkludante ankaŭ infanojn aŭ eĉ virbestojn, kiaj virkoko, virbovo ktp. La vorto viro uziĝas por distingi la biologian sekson, la kulturan rolon aŭ ambaŭ. Viroj laŭhistorie dediĉis sin en plej granda nombro de kulturoj al apartaj laboroj, taskoj kaj profesioj, diference de virinoj.

Kiel ĉe plej aliaj masklaj mamuloj, la vira genomo tipe heredas kromosomon X (ikso) el sia patrino kaj kromosomon Y (ipsilono) el sia patro. La maskla feto produktas pli grandajn kvantojn de androgenoj kaj pli malgrandajn kvantojn de oestrogenoj ol feto de ino. Tiu diferenco en la relativaj kvantoj de tiuj seksaj steroidoj estas ege responsa de la fiziologiaj diferencoj kiuj distingas virojn el virinoj. Dum la pubereco, hormonoj kiuj stimulas androgenaj produktadon rezultas en la disvolvigo de duarangaj seksaj karakteroj, tiele montrante pli grandajn diferencojn inter ambaŭ seksoj. Tamen, estas esceptoj ĉe kelkaj interseksaj kaj transgenraj viroj.

Biologio[redakti | redakti fonton]

La testosterono estas hormono androgenia propra de la masklo en multaj specioj, kiu permesas disvolvigi la muskoloj de la viro danke al malmulta peno[1] kaj estas decidiga parte por ties fizika disvolvigo kaj de la seksaj karakteroj duarangaj.

Vira sekso[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Viraj seksorganoj.
Fresko reprezentanta nudan viron (La kreo de Adamo, de la renesanca pentristo Michelangelo Buonarroti).

La vira reprodukta sistemo garantias ke la viro havu la kapablon fekundigi la inan ovolon kaj danke al tio la transdonon de la gena informado pere de la spermatozoa ĉelo. La unuarangaj seksorganoj de la viro estas eksteraj, diference de tiuj de la virino kiuj estas internaj. Por plenumi la menciitajn reproduktajn funkciojn, la ĉefaj reproduktaj (kaj diferencigaj) organoj de viroj estas la peniso (kun eblo plilongiĝi, plidikiĝi, plifortikiĝi kaj pliduriĝi, kiam necesas) kaj la testikoj (kun ĉefa grava funkcio produkti spermon).

La andrologio estas la scienco kiu studas la viran reproduktan sistemon kaj rilatajn organojn.[2]

Viroj gravedigas virinojn, por ke tiuj povu naski infanojn. Daŭra ĉeesto de viro apud virino ŝajne helpas reguligi la menstruan ciklon per ankoraŭ ne bone konata meĥanismo.

Duarangaj seksaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Duarangaj seksaj karakteroj.
Maskla homa korpo. Notu ke la kapa kaj vizaĝa hararo estis fortondita.

Inter la duarangaj karakteroj plej oftaj kiuj ekdisvolviĝas el la pubereco kaj el la vira aĝo (kiuj ne necese estas ĉiam tiele) sen ke ties foresto kontraŭu la viran identecon, estas la jenaj:

Socia rolo[redakti | redakti fonton]

En la plejmulto de socioj, la viroj dominas la politikan vivon kaj la ekonomio (patriarkeco), kaj en familioj, viroj pli ofte enspezas la monon bezonatan por vivteni la familion. Tamen, ekde la komenco de la 20-a jarcento, la feminisma movado penas kontraŭi tion, kaj jam havis multajn sukcesojn, precipe en la okcidenta mondo.

Vireco[redakti | redakti fonton]

La verko de Mikelanĝelo nome Davido estas la steorotipo de beleco de juna maskla viro ĉe la Renesanco en okcidenta arto.

Vireco havas siajn radikojn en genetiko (vidu artikolon sekso).[3][4] Tial dum vireco aspektas malsama en malsamaj kulturoj, ekzistas oftaj aspektoj al ĝia difino trans kulturoj.[5] Foje priseksaj akademiuloj utiligos la frazon "hegemonia vireco" por distingi la plej dominan formon de vireco de aliaj variaĵoj. En la mezo de la 20a jarcento en Usono, ekzemple, John Wayne eble enkarnigis unu formon de vireco, dum Albert Einstein eble estos vidita kiel viro, sed ne en la sama "hegemonia" modo.

Maĉismo estas formo de vira kulturo. Ĝi inkludas troan memcertecon aŭ defendon de la propraj rajtoj, respondecon, altruismon, ĝeneralan kodon de etiko, sincerecon, kaj respekton.[6]

Antropologio montris, ke vireco mem havas socian statuson, ekzakte kiel riĉeco, raso kaj socia klaso. En okcidenta kulturo, ekzemple, pli granda vireco kutime alportas pli grandan socian statuson.[7] Multaj vortoj kiel ekzemple virto kaj vireco (de la hindoeŭropa radiko vir kun la signifo viro) reflektas tion.[8][9] Asocio kun fizika kaj/aŭ morala forto estas implica. Vireco estas asociita pli ofte kun plenkreskaj viroj ol kun knaboj. En plimulto da kulturoj, maskla privilegio havigas al viroj pli da rajtoj kaj ebloj ol al virinoj. Eĉ en socioj en kiuj viroj ne havas specialajn jurajn privilegiojn, ili tipe atingas pli altajn postenojn de povo, kaj oni konsideras virojn pli serioze en la socio.[10] Tio estas asocia kun la "premo de la ĝenro-rolo" laŭ kiu viroj frontas pliiĝantan socian premon por, ke ili kongruiĝu kun la seksaj roloj.[11]

Multo nun estas konata ĉirkaŭ la evoluo de viraj karakteroj. La proceso de seksa diferencigo specifa por la genera sistemo de Homo sapiens produktas inon defaŭlte. La SRY-geno sur la Y-kromosomo, aliflanke, influas la defaŭltoproceson, kaŭzante ĉenon de okazaĵoj kiuj kaŭzas testiko-formadon, androgenan produktadon kaj vicon da kaj antaŭnaskaj kaj post-naskaj hormonaj efikoj kovritaj per la esprimoj maskulinigo aŭ virigo. Ĉar maskulinigo redirektas biologiajn procezojn de la defaŭlta ina itinero, ĝi estas pli ĝuste nomita defeminigo.

Fotomuntaĵo de la vizaĝoj de iuj historie famaj viroj, iuj el ili estas artaĵoj.

Ekzistas ampleksa debato ĉirkaŭ kiel infanoj evoluigas sociajn seksojn.

En multaj kulturoj elmontri karakterizaĵojn ne tipajn al onia sekso povas kaŭzi sociajn problemojn por la individuo. Inter viroj, la ekspozicio de virineca konduto povas esti konsiderata signo de samseksemo, dum tio sama estas por virinoj kiuj elmontras viran konduton. Ene de sociologio tia etikedado kaj prepariteco estas konataj kiel sekso-supozoj kaj estas parto de socianiĝo al pli bona kogruigo de la moroj ĉe kulturo. La ekvivalenta socia kondamno de troa vireco povas esti esprimita en esprimoj kiel ekzemple "maĉismo" aŭ "testosteronveneniĝo."

La relativa graveco de la roloj de socianiĝo kaj genetiko en la evoluo de vireco daŭre estas diskutita. Dum socia prepariteco evidente ludas rolon, povas ankaŭ esti observite ke certaj aspektoj de la vira identeco ekzistas en preskaŭ ĉiuj homaj kulturoj.

La historia evoluo de genro estas traktita per tiaj kampoj kiel kondutisma genetiko, evolua psikologio, homa ekologio kaj socibiologio. Ĉiuj homaj kulturoj ŝajnas instigi al la evoluo de genroj, tra literaturo, kostumo kaj kanto. Kelkaj ekzemploj de tio eble inkludos la eposojn de Homero, la rakontojn pri la Reĝo Arturo en la angla, la normigajn komentaĵojn de Konfuceo aŭ biografiajn studojn de la profeto Mohamedo. Pli specialecaj traktadoj de vireco povas esti trovitaj en verkoj kiel ekzemple la Bhagavad GitaHagakure de Buŝido.

Vircentrismo[redakti | redakti fonton]

Viro.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vircentrismo.

Vircentrismo estas pensmaniero kiu, ĉu konscie aŭ ne, centrigas viran mondrigardon kaj malcentrigas virinajn, kreante konfuzon inter viraj ecoj kaj tuthomaraj aŭ universalaj. Ĝia teoria malo, kiu universaligus virinecon, estas incentrismo. Vircentrismo centrigas viran mondrigardon kaj malcentrigas virinajn, tiel ebligante ke konceptoj elpensitaj kiel tuthomaraj (ekzemple individua aŭtonomeco kaj subjekteco) estas praktike atribuitaj nur al viroj. Ĝi ankaŭ povas rezultigi, ke fakte viraj vivospertoj estas atribuataj al la tuta homaro. Kritiko al vircentrismo povas fariĝi kritiko al homcentrismo ĉar homcentrisma mondrigardo ofte centrigas koncepton de homo, kiu mem estas vircentrisme pensata.

Virismomasklismo estas socia teorio kaj politika movado, kiu kritikas la neegalecon inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de viroj. La baza elirpunkto de virismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al virinoj, laŭ la ĝenerala akceptado de la principoj de inismo en plej parto de la okcidentaj aŭ demokrataj landoj.

Norme vira lingvaĵo[redakti | redakti fonton]

En multaj lingvoj oni uzas laŭvorte virseksajn esprimojn por neviroj. Tio okazas parte kiam oni nomas sekse miksitajn grupojn aŭ homojn de nesciata sekso per virseksa vorto, ĉar la lingvo ne havas seksneŭtralan formon kaj oni konsideras la virseksan pli universala. Ekzemplo estas la tradicia uzo de li en Esperanto por nedifinita homo aŭ homo kies sekson oni ne scias (kiel en jena citaĵo de la Dua Libro: "La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li vidos iajn mirindaĵojn"). Ĝi ankaŭ povas okazi en la nomoj de okupoj aŭ sociaj roloj, kiujn oni rezervis ĉefe por viroj; ekzemple, la tradicia angla vorto por "negocisto" estas businessman (laŭvorte "negocviro"). Krome, origine seksneŭtralaj vortoj ofte fariĝas virseksaj, sed malkonsekvence konservas kelkajn universalajn sencojn; ekzemple, el la latina vorto homo, homin- "homo" evoluis la hispana hombre "viro", kiun oni tamen daŭre uzas ankaŭ por la signifo "homaro". Multaj filozofoj kaj sociaj sciencistoj trovas, ke norme vira lingvaĵo malcentrigas virinojn, interseksulojn, kaj neduumulojn en la socio.[12]

Genra duumismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Genra duumismo.

Seksa duumismogenra duumismo (kalkeo el la angla gender binarism) estas la divido de sekso en du apartajn, malajn kaj disajn formojn: viran kaj inan. Kiel unu el la kernaj principoj de genrismo, ĝi povas priskribi socian limon, kiu malinstigas homojn ŝanĝi aŭ miksi seksajn rolojn, aŭ identigi sin ĝenerale kun pli ol du seksaj roloj. En ĉi tiu duumisma (aŭ dualisma) modelo oni defaŭlte supozas, ke "biologia sekso", "socia sekso", kaj "seksa orientiĝo" estas laŭliniaj. Ekzemple, oni supozus ke "biologia viro" aspektus "socie vira", havus atenditan "viran karakteron" kaj agus laŭ atendita "vira konduto", inkluzive de aliseksemo. Klasigo en la seksan duumon tiel almarĝenigas individuojn, kiuj naskiĝas kun neduumaj reproduktaj organoj (interseksuloj) kaj ankaŭ malinkluzivas tiujn, kiuj identigas sin kiel lesbanaj, gejaj, ambaŭseksemaj, transgenraj, transseksaj, neduumajtriaseksaj.

Neduuma genro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Neduuma genro.

Neduuma genro[13] estas terminego por la genroj kie la individuo ne apartenas al la genra duumo. Persono kies memdeklarita sekso ne samas al la biologia sekso de tiu persono estas nomata transgenra, dum persono kiu havas tiujn seksojn akordaj estas nomata cisgenra[13][14][15]. Ĉi tiu seksa specifeco partoprenas de situacio de transgenreco, kiam homo estas malakorda inter sia vera sekso kaj la sekso kiu estis al tiu homo oficiale elektita dum la nasko. Ĉi tiu elekto obeas la ideon de seksigado de homoj laŭ iliaj seksaj markoj: havi penison signifas, ke homo estas necese viro, dum havi vulvon signifas ke homo estas necese virino. Krom esti transfobia penso, tio estas ankaŭ duuma penso, ĉar ĝi ne agnoskas la ekziston de transgenraj homoj nek specife akceptas, ke la personoj povas deturniĝi de la seksa normo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Patro.
Patro kaj filo, viroj.

Patro estas la vira generinto de infano. Plejparto da animaloj (inkluzive de homoj) estas generitaj de patro kaj patrino. Je homoj, patra rilato povas havi biologian, socian, aŭ juran signifojn, laŭ la rilato. Biologia patro naskigis infanon. La karesvorto uzata de geinfanoj por nomi sian patron estas paĉjo.

Viroj povas havi filojn, ĉu biologie aŭ adopte;[16] tiu viroj estas patroj. La rolo de viroj en la familio konsiderinde ŝanĝiĝis en la 20-a kaj 21-a jarcentoj, ekplenumante pli aktivajn rolojn en la zorgado de gefilojn en plimulto de socioj, kvankam ne tutmonde.[17][18][19][20] Viroj tradicie edziĝis al virinoj por havi filon, sed nuntempe multaj landoj permesas samseksajn edzecojn, kaj por tiuj paroj la rajton kreski gefilojn ĉu pere de adopto aŭ de lupatrineco. Viroj ankaŭ povas esti unusolaj patroj, kaj tio okazas pli kaj pli nuntempe, kvankam virinoj estas trifoje pli verŝajne unusolaj patrinoj ol viroj.[21] En paternalaj socioj, viroj estis tipe konsiderataj kiel "familiestro" kaj profitas de kromaj sociaj privilegioj.[22]

La movaco por la viraj rajtoj plendas, ke viroj frontas malavantaĝojn se temas pri idozorgado, tamen, empiria esplorado ne subtenas la nocion de jura kliniĝo kontraŭ viroj.[23] Patrinoj ja havas zorgorajtojn en la plimulto de kazoj, sed patroj ne klopodas por havi la juran rajton al idozorgadon ankaŭ en la plimulto de kazoj, kaj tiun afreon oni aranĝas tre ofte ekster jura proceso.[24][25]

Laboro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Laboro.
Usona laboristo de komenco de la 20-a jarcento. Tradicia bildo de laborista viro.

Viroj tradicie tenis laborpostenojn kiuj ne estis atingeblaj fare de virinoj, en plimulto de socioj. Tiaj laboroj tendencis esti pli fortopostulaj, pli prestiĝaj aŭ pli danĝeraj. Nuntempaj viroj pli kaj pli povas plenumi netradiciajn kariervojojn, kiel ekzemple resti hejme kaj idozorgadi dum iliaj partneroj laboras ĉu hejme ĉu eksterhejme.[26] Nuntempa viro tendencas labori pli longe ol virino, kio rezultas en malpliigo de lia kapablo pasigi tempon kun sia familio.[27] Eĉ nuntempe, kelkaj laboroj restas disponeblaj nur al viroj, kiel ekzmeple la deviga militservo.[28] Konskripcio restas enorme seksisma, kaj nuntempe, laŭ kelkaj ĉirkaŭkalkuloj, nur dek landoj inkludas virinojn en siaj konskripciaj programoj.[29][30] Viroj plue plenumas pli danĝerajn laborpostenojn ol virinoj, eĉ en disvolviĝintaj landoj. En Usono en 2020, dekobla nombro de viroj mortis en la laborlokoj pli ol virinoj, kaj viro estas dekfoje pli verŝajne mortontebla en la laborloko ol virino.[31]

Distrado kaj komunikiloj[redakti | redakti fonton]

Portretoj de viroj en amaskomunikiloj ofte ripetas tradician rigardon de maskleco. Viroj estas portretitaj pli ofte en televido ol virinoj kaj plej ofte aperas kiel estroj en programoj de agado kaj dramo. Viroj estas tipe pli aktivaj en televidaj programoj ol virinoj kaj tipe ili posedas pli da povo kaj alta statuso. Pro siaj elstarecoj, viroj estas pli verŝajne kaj objektoj kaj sukjektoj de humoraj kaj malaprezaj enhavoj. Patroj estas ofte portretitaj en televido kiel ĉu idealigitaj kaj zorgemaj aŭ mallertaj kaj malkapablaj. En reklamado, viroj estas malproporcie montritaj en reklamaĵoj por alkoholaĵoj, vehikloj kaj negocproduktoj.[32]

Vestaĵoj[redakti | redakti fonton]

Viro vestanta negocveston stariĝanta apud ekspociigataj ĝinzoj ĉe vestofabriko.

La vestaĵoj de viroj tipe enhavas ampleksan gamon de varoj desegnitaj por variaj okazoj, sezonoj, kaj stiloj. Fundamentaj aĵoj de la vestaĵaro de viro inkludas ĉemizojn, pantalonojn, negocvestojn, kaj jakojn, kiuj estas desegnitaj por havigi kaj komforton kaj stilon prioritatigante funkciemon. Vira modo enhavas ankaŭ pli neformalajn vestaĵojn kiel T-ĉemizoj, ŝvitvestoj, ĝinzoj, ŝortoj, kaj banvestoj, kiuj estas tipe intencitaj por neformalaj okazaĵoj. Ankaŭ kulturaj kaj regionaj tradicioj ofte influas la modojn de vira vestaĵaro, rezulte en diversaj stiloj kaj vestaĵoj kiuj respegulas la unikajn karakterojn de diversaj partoj de la mondo.[33]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj masklaj pentristoj en 1908 en la Edinburgh College of Art, Skotlando.

Viroj tradicie ricevis plian edukadon ol virinoj kiel rezulto de seks-apartigita edukado. Universala edukado, kun la signifo de ŝtat-havigita baza kaj meza edukado sendependa de sekso, ne estas ankoraŭ tutmonda normo, eĉ se ĝi estas akceptita en plej el la evoluiĝintaj landoj.[34][35] En la 21-a jarcento, la ekvilibro ŝanĝiĝis en multaj evoluiĝintaj landoj, kaj viroj nuntempe estas superitaj de virinoj en edukado.[36] Tamen viroj superas virinojn en la profesoraro de universitatoj.[37]

En 2020, 90% de la tutmondaj viroj estis legokapablaj, kompare kun 87% de virinoj. Sed sub-Sahara Afriko, kaj sudokcidenta Azio restis tre malantaŭ la cetero de la mondo; nur 72% de viroj en sub-Sahara Afriko estis legokapablaj.[38]

Lingvaj notoj[redakti | redakti fonton]

En plej multaj lingvoj, se ne en ĉiuj, oni distingas per lingvaj elementoj virojn disde inojn. Tio rezultas ofte en diversaj misuzoj, kiam temas pri komplikoj de tiuj lingvaj elementoj kun sociaj konceptoj. Lastatempe aperis multaj reformoklopodoj tiurilate en la plej diversaj lingvoj, depende de la propraj lingvaj elementoj, ĉu viraj ĉu inaj.

En Esperanto ekzistas la sufikso -in- por marki inecon, sed ne estas simila korespondaĵo por marki malinecon; tial plej ofte oni uzas la radikon vir-, kvazaŭ ĝi estus sufikso simila al -ino-. Krome oni povas krei karesnomojn per la sufiksoj -ĉj- por viraj personoj kaj -nj- por inaj personoj.[39] Antaŭ ĉi tiuj sufiksoj oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Oni kutime konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn. Tial Johano iĝas Joĉjo, Vilhelmo iĝas Vilĉjo aŭ Viĉjo kaj patro iĝas paĉjo.[40]

Kelkaj buntaj viroj[redakti | redakti fonton]

Famaj historiaj viroj el ĉiuj epokoj kaj mondoregionoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gabriela Gottau, Diferencias entre hombres y mujeres que influyen en el entrenamiento Alirita en la 3a de aŭgusto de 2012 Vitónica.com, 29a de oktobro de 2008. Citaĵo: "las mujeres tienen menores posibilidades de desarrollar igual fuerza y tamaño muscular que los varones, aún cuando se ejercitan de la misma forma."
  2. Clement, Pierre; Giuliano, François (2015). Anatomy and physiology of genital organs – men. Handbook of Clinical Neurology. Vol. 130. pp. 19–37. doi:10.1016/B978-0-444-63247-0.00003-1. ISBN 978-0-444-63247-0. ISSN 0072-9752. PMID 26003237.
  3. John Money, 'The concept of gender identity disorder in childhood and adolescence after 39 years', Journal of Sex and Marital Therapy 20 (1994): 163-77.
  4. Laura Stanton kaj Brenna Maloney, 'The Perception of Pain', Washington Post, 19a de Decembro 2006.
  5. Donald Brown, Human Universals
  6. Mirande, Alfredo (1997). Hombres y Machos: Masculinity and Latino Culture, p.72-74. ISBN 0-8133-3197-8.
  7. Helgeson 2017, pp. 45–48.
  8. Virtue (2009). Merriam-Webster Online Dictionary (2009). Alirita 2009-06-08.
  9. Virile (2009). Merriam-Webster Online Dictionary (2009). Alirita 2009-06-08.
  10. Helgeson 2017, pp. 45–48.
  11. Helgeson 2017, pp. 119–121.
  12. . Feminist philosophy of language. Stanford Encyclopedia of Philosophy (online) (2004). Alirita 17 March 2011.
  13. 13,0 13,1 Genroneŭtralaj necesejoj. Egalecen.
  14. Kožuchová, Paulína . “Kial iĝi riisto”, Beletra Almanako (21). 
  15. Bonkorpa, Rolando . “Pluraneco”, Beletra Almanako (21). 
  16. En tiaj okazoj, se temas pri paro, oni parolu pri patroj kaj ne pri gepatroj.
  17. University of California, Irvine, , "Today's parents spend more time with their kids than moms and dads did 50 years ago", Science Daily, 28a de Septembro, 2016.
  18. 8 facts about American dads (en-US) (19a de Junio 2019). Arkivita el la originalo je 10a de Marto 2023. Alirita 2022-02-02.
  19. Fathers play greater role in childcare (angle) (17a de Aŭgusto 2005). Arkivita el la originalo je 10a de Marto 2023. Alirita 2022-02-02.
  20. (16a de Decembro 2014) “Fathers' Leave and Fathers' Involvement: Evidence from Four OECD Countries”, European Journal of Social Security 16 (4), p. 308–346. doi:10.1177/138826271401600403. 
  21. The Single-Parent Family | Psychology Today (en-US). Arkivita el la originalo je 31a de Julio 2023. Alirita 2023-03-10.
  22. (2014-12-25) “head of household definition | Open Education Sociology Dictionary” (en-US). Alirita 10a de Marto 2023.. 
  23. (2001) “'As everybody knows': Countering myths of gender bias in family law”, Griffith Law Review 10 (1), p. 124–138. Alirita 3a de Aprilo 2023.. “Several authors have observed that men's rights groups claim that the family law system and the Family Court are biased against men, despite the lack of supporting empirical research.”.  Disponebla ankaŭ ĉe HeinOnline. Arkivigite je 2023-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
  24. Do Dads REALLY Get Dissed In Divorce Court? (angle) (2012-07-10). Arkivita el la originalo je 31a de Julio 2023. Alirita 2023-04-03.
  25. Crean, Susan M.. (1988) In the name of the fathers: the story behind child custody. Toronto: Amanita, p. [htt://archive.org/details/innameoffatherss0000crea/e/107 107–108]. ISBN 978-0-921299-04-2.
  26. (September 2009) “On Men and Work: Taking the Road Less Traveled”, Journal of Career Development (en) 36 (1), p. 49–67. doi:10.1177/0894845309340789. Alirita 10a de Marto 2023.. 
  27. Williams, Joan C., "Why Men Work So Many Hours", Harvard Business Review, 2013-05-29.
  28. . Why is warfare almost exclusively male? (en-US) (2018-08-18). Arkivita el la originalo je 31a de Julio 2023. Alirita 2023-03-10.
  29. Goldstein, Joshua S. (2003). "War and Gender: Men's War Roles – Boyhood and Coming of Age" Arkivigite je 2023-07-31 per la retarkivo Wayback Machine. En Ember, Carol R.; Ember, Melvin Encyclopedia of Sex and Gender: Men and Women in the World's Cultures. Volume 1. Springer. p. 108. (ISBN 978-0-306-47770-6). Alirita la 25an de Aprilo, 2015.
  30. (2019-03-22) “Conscripting women: gender, soldiering, and military service in Sweden 1965–2018”, Women's History Review 28 (7), p. 1039–1056. doi:10.1080/09612025.2019.1596542. 
  31. . Fatal Employment: Men 10 Times More Likely Than Women To Be Killed At Work (angle). Arkivita el la originalo je 10a de Marto 2023. Alirita 2023-03-10.
  32. Fejes, Fred J.. (1992) “Considering Men and the Media”, Masculinity as Fact: A Review of Empirical Mass Communication Research on Masculinity. SAGE Publications, p. 9–22. ISBN 978-0-8039-4163-2.
  33. Karlen, Josh. (1999) The Indispensable Guide to Classic Men's Clothing (angle). Tatra Press. ISBN 978-0-9661847-1-6.
  34. Historical summary of faculty, students, degrees, and finances in degree-granting institutions: Selected years, 1869–70 through 2005–06. Nces.ed.gov. Arkivita el la originalo je 17a de Novembro 2017. Alirita 2014-08-22.
  35. (2001) Women (Still) Need Not Apply:The Gender and Science Reader. New York: Routledge, p. 13–23.
  36. Directorate-General for Education, Youth. (2021) Study on gender behaviour and its impact on education outcomes (with a special focus on the performance of boys and young men in education): final report. LU: Publications Office of the European Union. doi:10.2766/509505. ISBN 978-92-76-40249-7.
  37. (2001) A six-year Longitudinal Study of Undergraduate Women in Engineering and Science:The Gender and Science Reader. New York: Routledge, p. 24–37.
  38. This is how much global literacy has changed over 200 years (angle) (12a de Septembro 2022). Arkivita el la originalo je 10a de Marto 2023. Alirita 2023-03-10.
  39. Bertilo Wennergren (2020-01-01). J° kaj PJ°. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Arkivita el la originalo je 2020-02-09. Alirita 2020-02-09.
  40. Bertilo Wennergren, Detala Gramatiko de Esperanto, Espero por E@I, 2023, p. 180.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andrew Perchuk, Simon Watney, Bell Hooks, The Masculine Masquerade: Masculinity and Representation, MIT Press 1995.
  • Élisabeth Badinter: XY. Die Identität des Mannes. Piper, München 1993, ISBN 3-492-03634-1.
  • Pierre Bourdieu, Masculine Domination, Paperback Edition, Stanford University Press 2001. Die männliche Herrschaft. Suhrkamp, Frankfurt 2005.
  • Robert W. Connell, Masculinities, Cambridge : Polity Press, 1995. Der gemachte Mann. Konstruktion und Krise von Männlichkeiten. Leske Budrich, Opladen 1999, Neuauflage 2004, ISBN 3-8100-2765-0.
  • Warren Farrell, Myth of Male Power, Berkley Trade, 1993 ISBN 0-425-18144-8
  • Sebastian Haffner: Der Abstieg des Mannes. En: Im Schatten der Geschichte. Historisch-politische Variationen aus zwanzig Jahren. dtv, München 1987, S. 273–280.
  • Helgeson, Vicki S. (2017). Psychology of Gender (5a eld.). Routledge. ISBN 978-1-138-18687-3.
  • Walter Hollstein: Was vom Manne übrig blieb. Krise und Zukunft des starken Geschlechts. Aufbau, Berlin 2008, ISBN 978-3-351-02659-2.
  • Michael Kimmel (eld.), Robert W. Connell (eld.), Jeff Hearn (eld.), Handbook of Studies on Men and Masculinities, Sage Publications 2004
  • George L. Mosse: Das Bild des Mannes. Zur Konstruktion der modernen Männlichkeit. Fischer, Frankfurt 1996, ISBN 3-10-050605-7.
  • Paul Nathanson, Katherine Young: Legalizing Misandry. From Public Shame to Systemic Discrimination Against Men. McGill-Queen’s University Press, Montreal 2006, ISBN 0-7735-2862-8 (englisch).
  • Esther Vilar: Der dressierte Mann. Das polygame Geschlecht. Das Ende der Dressur. Neuauflage. dtv, München 2000, ISBN 3-423-36134-4.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Man en la angla Vikipedio.