Viro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vira anatomio laŭ la desegno de Pioneer 11, la sondo sendita kosmen por montri al eventualaj eksterteruloj pruvon de homa ekzisto
Fresko reprezentanta nudan viron (La kreo de Adamo, de la renesanca pentristo Michelangelo Buonarroti).

Viro estas plenkreskinta homo de la vira sekso, kontraste al virino kaj al knabo (adoleskulo, junulo); tamen foje la vorto viro estas uzata pli amplekse kiel malo de virino kaj pro tio sen konsidero al la aĝo, tio estas inkludante ankaŭ infanojn aŭ eĉ malinajn bestojn, kiaj virkoko, virbovo ktp. La vorto viro uziĝas por distingi la biologian sekson, la kulturan rolon aŭ ambaŭ. Viroj laŭhistorie dediĉis sin en plej granda nombro de kulturoj al apartaj laboroj, taskoj kaj profesioj, diference de virinoj, ekzemple viroj estas kiuj militas, male al virinoj kiuj plej ofte ne militas.

Kiel ĉe plej aliaj masklaj mamuloj, la vira genomo tipe heredas kromosomon X (ikso) el sia patrino kaj kromosomon Y (ipsilono) el sia patro. La maskla feto produktas pli grandajn kvantojn de androgenoj kaj pli malgrandajn kvantojun de oestrogenoj ol feto de ino. Tiu diferenco en la relativaj kvantoj de tiuj seksaj steroidoj estas ege responsa de la fiziologiaj diferencoj kiuj distingas virojn el virinoj. Dum la pubereco, hormonoj kiuj stimulas androgenaj produktadon rezultas en la disvolvigo de duarangaj seksaj karakteroj, tiele montrante pli grandajn diferencojn inter ambaŭ seksoj. Tamen, estas esceptoj ĉe kelkaj interseksaj kaj transgenraj viroj.

Biologio

Dosiero:Male anatomy number.svg
Skemo de la vira reprodukta sistemo:
1. Urina veziko 2. Pubio 3. Peniso 4. Kaverna histo 5. Glano 6. Prepucio 7. Malfermaĵo de la uretro 8. Sigmoidea kojlo 9. Rektumo 10. Spermoveziko 11. Ejakultubo 12. Prostato 13. Bulbouretra glando 14. Anuso 15. Spermodukto 16. Epididimo 17. Testiko 18. Skroto

La testosterono estas hormono androgenia propra de la masklo en multaj specioj, kiu permesas disvolvigi la muskoloj de la viro danke al malmulta peno[1] kaj estas decidiga parte por ties fizika disvolvigo kaj de la seksaj karakteroj duarangaj.

Vira sekso

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Viraj seksorganoj.

La vira reprodukta sistemo garantias ke la viro havu la kapablon fekundigi la inan ovolon kaj danke al tio la transdonon de la gena informado pere de la spermatozoa ĉelo. La unuarangaj seksorganoj de la viro estas eksteraj, diference de tiuj de la virino kiuj estas internaj. Por plenumi la menciitajn reproduktajn funkciojn, la ĉefaj reproduktaj (kaj diferencigaj) organoj de viroj estas la peniso (kun eblo plilongiĝi, plidikiĝi, plifortikiĝi kaj pliduriĝi, kiam necesas) kaj la testikoj (kun ĉefa grava funkcio produkti spermon).

La andrologio estas la sciencio kiu studas la viran reproduktan sistemon.

Viroj gravedigas virinojn, por ke tiuj povu naski infanojn. Daŭra ĉeesto de viro apud virino ŝajne helpas reguligi la menstruan ciklon per ankoraŭ ne bone konata meĥanismo.

Duarangaj seksaj karakteroj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Duarangaj seksaj karakteroj.
Maskla homa korpo. Notu ke la kapa kaj vizaĝa hararo estis fortondita.

Inter la duarangaj karakteroj plej oftaj kiuj ekdisvolviĝas el la pubereco kaj el la vira aĝo (kiuj ne necese estas ĉiam tiele) sen ke ties foresto kontraŭu la viran identecon, estas la jenaj:

Socia rolo

Vira simbolo.

En la plejmulto de la socioj, la viroj dominas la politikan vivon, kaj en familioj, la viroj pli ofte enspezas la monon bezonatan por vivteni la familion. Tamen, ekde la komenco de la 20-a jarcento, la feminisma movado provas kontraŭi tion, kaj jam havis multajn sukcesojn, precipe en la okcidenta mondo.

Vireco

La verko ded Mikelanĝelo nome Davido estas la steorotipo de beleco de juna maskla viro ĉe la Renesanco en okcidenta arto.

Vireco havas siajn radikojn en genetiko (vidu artikolon sekso).[2][3] Tial dum vireco aspektas malsama en malsamaj kulturoj, ekzistas oftaj aspektoj al ĝia difino trans kulturoj.[4] Foje priseksaj akademiuloj utiligos la frazon "hegemonia vireco" por distingi la plej dominan formon de vireco de aliaj variaĵoj. En la mezo de la 20a jarcento en Usono, ekzemple, John Wayne eble enkarnigis unu formon de vireco, dum Albert Einstein eble estos vidita kiel viro, sed ne en la sama "hegemonia" modo.

Masklismo estas formo de vira kulturo. Ĝi inkludas troan memcertecon aŭ defendon de la propraj rajtoj, respondecon, altruismon, ĝeneralan kodon de etiko, sincerecon, kaj respekton.[5]

Antropologio montris ke vireco mem havas socian statuson, ekzakte kiel riĉeco, raso kaj socia klaso. En okcidenta kulturo, ekzemple, pli granda vireco kutime alportas pli grandan socian statuson. Multaj vortoj kiel ekzemple virto kaj vireco (de la hindoeŭropa radiko vir kun la signifo viro) reflektas tion.[6][7] Asocio kun fizika kaj/aŭ morala forto estas implica. Vireco estas asociita pli ofte kun plenkreskaj viroj ol kun knaboj.

Multo nun estas konata ĉirkaŭ la evoluo de viraj karakteroj. La proceso de seksa diferencigo specifa por la genera sistemo de Homo sapiens produktas inon defaŭlte. La SRY-geno sur la Y-kromosomo, aliflanke, influas la defaŭltoproceson, kaŭzante ĉenon de okazaĵoj kiuj kaŭzas testiko-formadon, androgenan produktadon kaj vicon da kaj antaŭnaskaj kaj post-naskaj hormonaj efikoj kovritaj per la esprimoj maskulinigo aŭ virigo. Ĉar maskulinigo redirektas biologiajn procesojn de la defaŭlta ina itinero, ĝi estas pli ĝuste nomita defeminigo.

Ekzistas ampleksa debato ĉirkaŭ kiel infanoj evoluigas sociajn seksojn.

En multaj kulturoj elmontri karakterizaĵojn ne tipajn al onies sekso povas iĝi socia problemo por la individuo. Inter viroj, la ekspozicio de virineca konduto povas esti konsiderita signo de samseksemo, dum la sama estas por virino kiu elmontras viran konduton. Ene de sociologio tia etikedado kaj prepariteco estas konataj kiel sekso-supozoj kaj estas parto de socianiĝo al pli bona kogruigo de la moroj ĉe kulturo. La ekvivalenta socia kondamno de troa vireco povas esti esprimita en esprimoj kiel ekzemple "masklismo" aŭ "testosteronveneniĝo."

La relativa graveco de la roloj de socianiĝo kaj genetiko en la evoluo de vireco daŭre estas diskutita. Dum socia prepariteco evidente ludas rolon, povas ankaŭ esti observite ke certaj aspektoj de la vira identeco ekzistas en preskaŭ ĉiuj homaj kulturoj.

La historia evoluo de genro estas traktita per tiaj kampoj kiel kondutisma genetiko, evolua psikologio, homa ekologio kaj socibiologio. Ĉiuj homaj kulturoj ŝajnas instigi al la evoluo de genroj, tra literaturo, kostumo kaj kanto. Kelkaj ekzemploj de tio eble inkludos la eposojn de Homero, la rakontojn pri la Reĝo Arturo en la angla, la normigajn komentaĵojn de Konfuceo aŭ biografiajn studojn de la profeto Mohamedo. Pli specialecaj traktadoj de vireco povas esti trovitaj en verkoj kiel ekzemple la Bhagavad GitaHagakure de Buŝido.

Kelkaj buntaj viroj

Famaj viroj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Gabriela Gottau, Diferencias entre hombres y mujeres que influyen en el entrenamiento http://www.vitonica.com/anatomia/diferencias-entre-hombres-y-mujeres-que-influyen-en-el-entrenamiento Alirita en la 3a de aŭgusto de 2012 Vitónica.com, 29a de oktobro de 2008 "las mujeres tienen menores posibilidades de desarrollar igual fuerza y tamaño muscular que los varones, aún cuando se ejercitan de la misma forma."
  2. John Money, 'The concept of gender identity disorder in childhood and adolescence after 39 years', Journal of Sex and Marital Therapy 20 (1994): 163-77.
  3. Laura Stanton kaj Brenna Maloney, 'The Perception of Pain', Washington Post, 19a de Decembro 2006.
  4. Donald Brown, Human Universals
  5. Mirande, Alfredo (1997). Hombres y Machos: Masculinity and Latino Culture, p.72-74. ISBN 0-8133-3197-8.
  6. Virtue (2009). Merriam-Webster Online Dictionary (2009). Alirita 2009-06-08.
  7. Virile (2009). Merriam-Webster Online Dictionary (2009). Alirita 2009-06-08.

Bibliografio

  • Andrew Perchuk, Simon Watney, Bell Hooks, The Masculine Masquerade: Masculinity and Representation, MIT Press 1995
  • Pierre Bourdieu, Masculine Domination, Paperback Edition, Stanford University Press 2001. Die männliche Herrschaft. Suhrkamp, Frankfurt 2005.
  • Robert W. Connell, Masculinities, Cambridge : Polity Press, 1995. Der gemachte Mann. Konstruktion und Krise von Männlichkeiten. Leske Budrich, Opladen 1999, Neuauflage 2004, ISBN 3-8100-2765-0.
  • Warren Farrell, Myth of Male Power Berkley Trade, 1993 ISBN 0-425-18144-8
  • Michael Kimmel (eld.), Robert W. Connell (eld.), Jeff Hearn (ed.), Handbook of Studies on Men and Masculinities, Sage Publications 2004
  • Élisabeth Badinter: XY. Die Identität des Mannes. Piper, München 1993, ISBN 3-492-03634-1.
  • Sebastian Haffner: Der Abstieg des Mannes. In: Im Schatten der Geschichte. Historisch-politische Variationen aus zwanzig Jahren. dtv, München 1987, S. 273–280.
  • Walter Hollstein: Was vom Manne übrig blieb. Krise und Zukunft des starken Geschlechts. Aufbau, Berlin 2008, ISBN 978-3-351-02659-2.
  • George L. Mosse: Das Bild des Mannes. Zur Konstruktion der modernen Männlichkeit. Fischer, Frankfurt 1996, ISBN 3-10-050605-7.
  • Paul Nathanson, Katherine Young: Legalizing Misandry. From Public Shame to Systemic Discrimination Against Men. McGill-Queen’s University Press, Montreal 2006, ISBN 0-7735-2862-8 (englisch).
  • Esther Vilar: Der dressierte Mann. Das polygame Geschlecht. Das Ende der Dressur. Neuauflage. dtv, München 2000, ISBN 3-423-36134-4.

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto Ŝablono:Projekto