Viro de Osterby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La viro de Osterby
Sueba nodo

La viro de Osterby estas kranio de marĉomumio el la Köhl-marĉo, sudoriente de Osterby ĉe Eckernförde (Germanujo).

Trovado[redakti | redakti fonton]

Dum torfofosado, 70 cm sub la tiama surfaco de la marĉo, la kranio estis trovita la 26-an de majo 1948 de la fratoj Otto kaj Max Müller el Osterbeyer. La kapo estis distranĉita de la korpo, volvita en pelerino el kapreolofelo, subakvigita en la marĉo. Malgraŭ multe da serĉado ĉe la trovejo ne eblis malkovri aliajn korpopartojn.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Dum la konservado oni esploris la kranion. Temas de kapo de ĉirkaŭ 50 ĝis 60 jaraĝa viro.

Unue rimarkindas la bone konservitaj haroj de la viro de Osterby: ili estas noditaj super la dekstra tempio al tiel nomata sueba nodo. Tian harnodon priskribas la romia historiisto Tacito en la ĉapitro 38 de sia Germania, kiel tipa harmodo de liberaj sueboj, germana tribo.

Dum mikroskopa esploro de la haroj evidentiĝis, ke pro efiko de humika acido la ruĝbrunaspektaj haroj de la mumio, unue estis malhelblondaj. Pro sia aĝo la viro de Osterby jam havis kelkajn blankajn harojn. Restas nur partetoj de lia kaphaŭto, haŭto kaj histo tute mankas en la vizaĝo.

Videblas tranĉaj spuroj ĉe la dua kola vertebro, kiu evidentigas, ke la kapo estis distranĉita per akra ilo de la korpo. Ĉe la maldekstra flanko de la kranio videblas grandarea vundaĵo, kiu verŝajne okazigis la morton: sur areo ĉirkaŭ 12 cm vasta, la kranio ricevis baton de malakra aĵo, la osto ĉe la maldekstra tempio estis tute fragmentita kaj parte eniras profunde la cerbon.

Pro sia tipa hararanĝo, la viro de Osterby estis datita je la epoko de la romia imperio. Radiokarbona datado de haro el la heredaĵo de Alfred Dieck, eble malfidinda fonto [1], oni povis limigi lian mortodaton inter 75 kaj 130 p.K..[2]

Novaj esploroj de la kapo montris, ke la kranio ekspoziciita en daŭra ekspozicio de la muzeo Schloss Gottorf, ricevis mandiblon de alia kapo, verŝajne pro estetikaj kialoj, dum la konservado fare de Karl Schlabow.

Komparo al aliaj mumioj[redakti | redakti fonton]

La viro de Osterby ne estas la nura homo, kies kapo estis fortranĉita kaj subakvigita en marĉon dum la ferepoko. Pluraj marĉomumioj montras tion, interalie la viro de Dätgen, kiu same portas sueban nodon kaj kies kapo estis trovita plurajn metrojn for de la korpo, aŭ la virino de Roum Mose el Danujo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wijnand van der Sanden, eld. Niedersächsischer Landesverein für Urgeschichte, C14-Datierungen von Moorleichen aus Niedersachsen und Schleswig-Holstein, Die Kunde N.F., n° 46, Hannover, 1995, p. 137-155, ISSN 0342-0736
  2. J. van der Plicht, W.A.B. van der Sanen, A.T. Aerts, H.J. Streurman; Dating bog bodies by means of 14C-AMS; Journal of Archaeological Science, n° 31, 2004, p. 471-491, ISSN 0305-4403 (angle, pdf). Arkivita el la originalo je 2011-09-17. Alirita 2009-10-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 54° 6′ 51″ N 9° 46′ 9″ O / 54.11417 °N, 9.76917 °O / 54.11417; 9.76917 (mapo)[1][1]

  1. (1949) “Ein Moorleichenfund von Osterby bei Eckernförde”, Offa. Berichte u. Mitteilungen zur Urgeschichte, Frühgeschichte u. Mittelalterarchäologie 8, p. 1–2.