Virtuala asistanto
Virtuala asistanto (foje nomata cifereca helpanto aŭ voĉasistanto) estas komputila programo, kiu povas plenumi taskojn aŭ servojn por la uzanto uzante parolrekonon. Ĝia celo estas provizi intuician interfacon inter la uzanto kaj sistemo aŭ aparato, permesante ke komandoj aŭ serĉoj estu pli "homsimilaj". La celo de ĉi tiu teknologio estas krei senjuntan lingvan dialogon inter homo kaj maŝino.
Eblecoj
[redakti | redakti fonton]Virtuala (voĉ)asistanto helpas kun ĉiuspecaj taskoj kiel ekzemple peti informojn pri la vetero, sportrezultoj, receptoj, kaj por plani rendevuojn aŭ agordi memorigilojn. Ĝi ankaŭ povas esti uzata por plenumi specifajn agojn, kiel ekzemple ludi muzikon aŭ filmetojn, aŭ lanĉi aplikaĵon.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Jen kelkaj ekzemploj de personaj aŭ virtualaj asistantoj:
- Amazon Alexa
- Apple Siri
- Google-Asistanto
- Mikrosoft Cortana
- Samsung Bixby
Sekureco
[redakti | redakti fonton]En 2018, esploristoj ĉe la Universitato de Kalifornio, Berkeley, publikigis artikolon pri tekniko por integri neaŭdeblajn aŭdajn komandojn en muziko aŭ parolata teksto, manipulante virtualajn asistantojn por plenumi specifajn instrukciojn sen la scio de la uzanto. La esploristoj faris malgrandajn modifojn al muzikdosieroj, kiuj permesis al ili telefoni al telefonnumeroj, malfermi retejojn kaj eĉ translokigi monon[1].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Babilroboto
- Artefarita intelekto
- Genera artefarita intelekto
- Parolrekono
- Interaga voĉrespondo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Alexa and Siri Can Hear This Hidden Command. You Can’t. The New York Times, la 10-an de majo 2018