Virunga Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto Nyiragongo
Montoj Gahinga (maldekstre) kaj Muhabura (dekstre)

VirungoVirunga estas ĉeno de vulkanoj en orienta Afriko, en la norda bordo inter Ruando, la Demokratia Respubliko de Kongo kaj Ugando. Ĝi situas inter lagoj Eduardo kaj Kivu.

La montaro havas ok ĉefajn vulkanojn, el kiuj la plej granda parto estas dormanta. Tamen montoj Nyiragongo (3462 m) kaj Nyamuragira (3063 m) en Kongo estas aktivaj. Ili erupciis laste en la jaro 2006. Monto Karisimbi (4507 m) estas la plej alta kaj monto Sabinyo (3634 m) estas la plej maljuna.

La Montaro Virungo estas konata kiel la ĉefa loĝloko de la monta gorilo, specio endanĝerigita pro la habitatodetruo, la neleĝa ĉasado, la homaj malsanoj kaj la militoj, kaj kiu aperas en la Ruĝa Listo de la IUCN.

La Centro de Esploro Karisoke, fondita de Dian Fossey por la observado de la goriloj situas inter la montoj Karisimbi kaj Visoke.

Naciaj Parkoj

Vidu ankaŭ