Viruseca filmeto


Viruseca filmeto (Interneta (reta) viruseco aŭ simple retviruso) estas filmeto, kiun distribuas retuzantoj per libervola afiŝado sur siaj paĝoj, rimedoj, kaj ankaŭ per la funkcio "kunhavigi kun amiko". Ĉi tio kutime okazas per retejoj, kaj precipe sociaj retoj.
Viruseca filmeto ofte estas humura kaj sekvas scenaron similan al televida komedio, kvankam ĝi povas simple enhavi bone filmitan momenton aŭ absurdan situacion.
La disvastiĝo de fotiltelefonoj ebligis al amatoroj fari vastan gamon da filmetoj. La havebleco de malmultekosta aŭ senpaga videoredaktada programaro kaj kunhavigplatformoj ebligas virusecigi filmetojn filmitajn per poŝtelefono kaj kunhavigi ilin per retejoj, aŭ inter telefonoj per Bluetooth aŭ MMS. Ĉi tiuj amatoraj filmetoj kutime estas nekomercaj, destinitaj por spektado fare de amikoj aŭ familio. Filmetoj ofte neatendite viruseciĝas, do eĉ kiam ĉi tiu speco de filmeto estas intence filmita, ĝi eble ne ĉiam atingas virusecan efikon.
Pro la disvastiĝo de fotiltelefonoj, multaj amatoroj filmas ĉi tiujn scenojn kaj alŝutas ilin al retejoj kiel YouTube. Kun la havebleco de videoredaktada programaro, eblas plibonigi kaj distribui registraĵojn pere de informigo en sociaj retoj, aŭ per tujmesaĝado, kiel ekzemple WhatsApp, inter telefonoj. Ĉi tiuj filmetoj ne estas komercaj, kaj la sola intenco de tiuj, kiuj publikigas ilin, estas kunhavigi ilin, ekzemple, kun familio kaj amikoj.