Viŝakhapatnam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasta panoramo de Visakhapatnam

Visakhapatnam, en loka lingvo విశాఖపట్నం estas industria kaj universitata urbo kaj havenurbo en subŝtato Andra-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato. La urbo disfamiĝis, kiel "La Juvelo de Oriento-Marbordo".

Haveno de Visakhapatnam
Interna urboparto de Visakhapatnam
Templo en Visakhapatnam
Templo en Visakhapatnam

Bazaj informoj

Situo

Visakhapatnam situas sur ebenaĵo laŭ Bengala golfo laŭ ĉefvojo kaj fervojo, kiuj sekvas la marbordon.

Historio

La unua mencio pri la urbo troviĝis en la hindaj epopeoj en la 5-a jarcento antaŭ Kristo. Ekde la 16-a jarcento eŭropanoj profitis la havenon. En 1804 britaj kaj francaj ŝipoj tie kontraŭbatalis. La moderna haveno en 1927 konstruiĝis. Precipe en la 1980-aj jaroj Visakhapatnam industriiĝis. En la haveno ankaŭ la Mararmeo trovis lokon.

Trafiko

Visakhapatnam havas flughavenon. La haveno apartenas al la plej gravaj havenoj de Barato. La vojaj kaj fervojaj kontaktoj estas bonaj. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato

Visakhapatnam havas tropikan klimaton. En majo estas la plej varma: 32 °C, en januaro estas la plej malvarma: 23 °C. Jare pluvas po 955 mm, precipe inter julio-oktobro.

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ