Viŝegrada grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Visegrada grupo)
Viŝegrada grupo
ĉeĥe: Vyšehrádská skupina, hungare: Visegrádi Együttműködés, pole: Grupa Wyszehradzka, slovake: Vyšehradská skupina
alianco
Mapo de membroj de Viŝegrada grupo
Ŝtatoj Pollando Pollando, Ĉeĥio Ĉeĥio, Slovakio Slovakio, Hungario Hungario
Prezidanteco Ĉeĥio Ĉeĥio (rotacianta)
Kreita 15-a de februaro 1991
Vikimedia Komunejo: Visegrád Group
Retpaĝo: www.visegradgroup.eu
Portalo pri Eŭropo
Mapo de membroj de Viŝegrada grupo kun siaj naciaj flagoj
de maldekstro: Václav Klaus, Ivan Gašparovič, Lech Kaczyński, László Sólyom (2009)
Viŝegrada grupo (Viŝegrada grupo, V4) Gvidantoj: Robert Fico, Beata Szydło, Bohuslav Sobotka, Viktor Orbán (2015)

Viŝegrada grupo (ankaŭ nomata Viŝegrada kvaropoV4, okaze en evitinda formo Visegrada grupo) estas alianco de kvar ŝtatoj de Meza Eŭropo: Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio. Unusola organizaĵo de Viŝegrada grupo estas Internacia Viŝegrada Fonduso kun sidejo en Bratislavo, fondita en la jaro 1999. Ĉiun duonjaron okazas renkontoj de ĉefministroj (kutime junie kaj decembre), kaj ĉiujare renkontoj de prezidentoj (plejparte septembre) kaj de prezidantoj de parlamentoj (junie).

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie Viŝegrada grupo estas inspirita pro renkontiĝo de ĉeĥa, pola kaj hungara reĝoj en la hungara urbo Visegrád en la jaro 1335. La moderna periodo de V4 datiĝas ekde la 15-a de februaro 1991, kiam okazis renkonto de la prezidentoj de Pollando (Lech Wałęsa) kaj de Ĉeĥoslovakio (Václav Havel) kune kun ĉefministro de Hungario (József Antall) sur kastelo de Visegrád, en kiu estis destinita kunlaborado inter tiuj ĉi tri ŝtatoj (pro dividiĝo de Ĉeĥoslovakio ili fariĝis kvar) por celo de subteno de la procezo de eŭropa integrado.

Dum la renkonto oni fiksis principojn de estonta kunlaboro inter la ŝtatoj, kaj aparte reciprokan konsultadon kaj kunordigon de siaj agadoj kune kun reciproka helpo sur internacia nivelo. La ĉefa premiso estis komuna integriĝo kun Eŭropa Unio kaj NATO por ne krei novajn disdividojn post falo de Orienta Bloko. De tio rezultis parto de deklaritaj taskoj, kiel ekz. estimo al homrajtoj, konstruo de parlamenta demokratio, nuligo de ekonomiaj kaj administraciaj postlasitaĵoj de la forpasinta reĝimo.

La dua renkonto okazis la 6-an de oktobro 1991 en Krakovo. Ĝian trapason kaj deklaradon influis disfalo de Sovetunio kaj disfalo de Jugoslavio. Oni ĉefe strebis certigi sekurecon al la ŝtatoj, ĉar post malfondo de Varsovia Pakto ili estis membroj de neniu militista alianco.

Laŭvica grava renkonto okazis en Prago la 6-an de majo 1992. Krom ŝtatprezidentoj aperis ankaŭ reprezentantoj de Eŭropa Komisiono kaj de tri laŭvicaj prezidentecoj de Eŭropa Ekonomia Komunumo. Post ili multaj renkontoj prokrastiĝis, interalie pro disfalo de Ĉeĥoslovakio. Krome post 1993 Ĉeĥio kaj Slovakio kontraŭstaris al kunlaboro kadre de la Viŝegrada grupo. Laŭvica do renkonto okazis nur la 15-an de majo 1999 en Bratislavo, post balotoj en Hungario, Slovakio kaj Ĉeĥio. Dum la renkonto okazis simbola reaktivigo de la Viŝegrada grupo. Tiam oni fiksis mekanismon de la renkontoj de estontaj ĉefministroj. Unu jaron poste fondiĝis Internacia Viŝegrada Fonduso kun sidejo en Bratislavo.

De tiu tempo signife kreskis nombro de renkontoj de altrangaj politikistoj kaj oni priparolis ne nur eksterlandan politikon, sed ankaŭ reciprokajn rilatojn, ĉar iliaj ŝtatoj prezentis tre proksiman nivelon de la soci-ekonomia evoluo.

En 1992 fiksiĝis Mezeŭropa Interkompreno pri Libera Komerco (CEFTA) inter Pollando, Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario.

Kunlaboro kadre de la grupo, precipe la regiona integriĝo, suferis pro malsamaj prioritetoj de la unuopaj ŝtatoj, strebantaj ankaŭ ĉio kun integriĝo kun Eŭropa Unio (aparte videbla kaze de Ĉeĥio), kaj nur malrapidigo de la eŭropaj integraj procezoj devigis kreon de interkonsento CEFTA, kiu alportis palpeblajn ekonomiajn rezultojn.

La eniro de la membroj de Viŝegrada grupo en Eŭropan Union, kiu estis en tiuj ĉi landoj konsentita en referendumoj, okazis la 1-an de majo 2004.

Prezidado en la Viŝegrada Grupo[redakti | redakti fonton]

Indikita lando transprenas la prezidadon de la 1-a de julio ĝis la 30-a de junio de la venonta jaro. En 1991/1992 komencis Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio

Aktuala sinsekvo:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • B. Góralczyk, Współpraca Wyszehradzka: geneza, doświadczenia, perspektywy (viŝegrada kunlaboro. Komenco, spertoj, perspektivoj), Polska Fundacja Spraw Międzynarodowych, Warszawa 1999

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]