Visperterminen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Visperterminen
Blazono de Visperterminen
Blazono de Visperterminen
Blazono de Visperterminen
Visperterminen
Visperterminen
Visperterminen
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 15′ 36″ N 7° 54′ 4″ O / 46.26000 °N, 7.90111 °O / 46.26000; 7.90111 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 36″ N 7° 54′ 4″ O / 46.26000 °N, 7.90111 °O / 46.26000; 7.90111 (mapo)
Areo 51,62 km²
Alteco 1378 m super marnivelo
Poŝtkodo 3932
Komunumkodo 6298
Mapo de Visperterminen
Mapo de Visperterminen
Situa mapo de Visperterminen
vdr

Visperterminen estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1401 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Visperterminen situas en Supra Valezo sudoriente de Vispo sur la orienta flanko de la valo de Vispa alte super la valfundo. Norde de la montara haltejo de la seĝotelfero al Giw situas sur alteco de 2195 m s.m. la montara Lago de Gibidum. La vitejoj de Heida en Visperterminen, kiuj situas sur alteco de 1150 m s.m., estas la plej alte situantaj vitejoj de Eŭropo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Visperterminen kaj la vilaĝetoj Oberstalden, Unterstalden, Bitzinen, Niederhäusern, Parmili kaj Sattolti.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 51,62 km², de kiuj 27,8 % estas kovritaj de arbaro, 31,5 % servas por agrikulturo kaj 1,9 % por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Visperterminen limas en nordo al Vispo, en nordoriento al Brig-Glis, en oriento al Sempiono, en sudo al Eisten, en sudokcidento al Staldenried, en okcidento al Stalden, kaj en nordokcidento al Zeneggen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Visperterminen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Kurboriĉa montarvojo de Vispo kondukas al la setlejoj de la komunumo. De Visperterminen seĝotelfero kondukas al Giw. Pere de poŝtaŭtolinio al Vispo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Visperterminen datiĝas el la 11-a jarcento kiel Termenum. Dum mezepoko la loĝantoj de Visperterminen devis pagi interezon al la katedrala kapitolo de Siono kaj la loko apartenis al la unua kvartalo de la Dekono Vispo. En la jaro 1360 Visperterminen sukcese defendis siajn paŝtadorajtojn kontraŭ Vispo. En la 16-a jarcento la vilaĝetoj en Visperterminen unuiĝis al komunumo. En la jaro 1256 estis konstruita la preĝejo Sankta Teodulo, kiu estis ĝis 1715, kiam Visperterminen fariĝis aparta paroĥo, filia preĝejo de Vispo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]