Vitalij Ginzburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vitalij GINZBURG)
Vitalij Ginzburg
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1916 (1916-10-04)
en Moskvo
Morto 8-an de novembro 2009 (2009-11-08) (93-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Sovetunio • Klykovka, Kazan vd
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • SovetunioRusio vd
Alma mater MSU Faculty of Physics • Moskva Ŝtata Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Edz(in)o Olga Zamsha Ginzburg • Nina Yermakova Ginzburg vd
Profesio
Okupo fizikisto • astrofizikisto • inventisto • universitata instruisto • sciencisto • teoria fizikisto vd
Laborkampo teoria fizikofiziko vd
Doktoreca konsilisto Igor Tamm vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vitalij Lazareviĉ GINZBURG [viTAlij LAzariviĉ GINZburk] (ruse Виталий Лазаревич Гинзбург; naskiĝis la 21-an de septembro (laŭ julia kalendaro)/4-an de oktobro 1916 (laŭ gregoria kalendaro) en Moskvo, mortis la 8-an de novembro 2009, Moskvo) estis rusa fizikisto. En 2003 li, Aleksej Abrikosov kaj Anthony Leggett ricevis la Nobel-premion pri fiziko, pro iliaj kontribuoj al la teorio de superkonduktantoj kaj superfluidoj.

Ginzburg bakalaŭriĝis el la fakultato de fiziko de Moskva Stata Universitato en 1938, kaj doktoriĝis en 1942. Ekde 1940 li laboris ĉe la Lebedeva Fizika Instituto en Moskvo. Dum la 1950-aj jaroj, li grave kontribuis al la evoluado de la Sovetia hidrogenbombo. Li estis ano de la eksa Sovetia Akademio de Sciencoj.

En 1994/1995 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]