Vitalij Kliĉko
Vitalij Volodimirovich Kliĉko (ukraine Віта́лій Володи́мирович Кличко́); naskiĝis la 19-an de julio 1971 en Belovodskoje (Kirgiza SSR)[1], estas ukraina politikisto kaj iama profesia boksisto. Li servas kiel urbestro de Kievo[2], kaj ankaŭ estas estro de la Urba Ŝtata Administracio de Kievo, plenumante ambaŭ oficojn ekde junio 2014.
Kliĉko estas iama gvidanto de la Petro Poroŝenko-Bloko[3], kaj estas iama membro de la Ukraina parlamento[4]. Li aktive engaĝiĝis en ukraina politiko en 2005 kaj kombinis tion kun sia profesia boksada kariero ĝis sia emeritiĝo de la sporto en 2013[5]. Li havas Doktoran Gradon pri sportoscienco de la Nacia Universitato de Ukrainio pri Sporteduko kaj Sporto de Kievo[6].
Familio kaj frua vivo
[redakti | redakti fonton]La patro de Kliĉko, Volodomir Rodionoviĉ Klitschko (1947–2011), estis generalmajoro de la Sovetia Aerarmeo kaj sovetia milita ataŝeo en Orienta Germanio. Parto de la familio de Vitali mortis dum Holodomoro, dum lia praavo kaj familianoj laŭ la ina linio de lia patrino mortis en la Holokaŭsto[7].
La fratoj Kliĉko vivis kiel infanoj en Ĉeĥoslovakio de 1980 ĝis 1985, kie ilia patro estis postenigita kun la Sovetuniaj Fortoj. Ili frekventis lernejon destinitan por infanoj de sovetiaj soldatoj en la urbo Mimoň en Norda Bohemio[8].
Ili poste vivis en Pripjato, Ukraina SSR de 1985 ĝis 1986, kiam la urbo estis evakuita post la nuklea akcidento de Ĉernobilo.Ilia patro estis unu el la komandantoj respondecaj pri purigado de la efikoj de la katastrofo en 1986 kaj poste estis diagnozita pri kancero. Li mortis en 2011 pro limfganglia kancero[9].
Boksista kariero
[redakti | redakti fonton]Kiel boksisto, Kliĉko gajnis plurajn mondajn pezegulajn ĉampionecojn. Li tenis la titolon de la Monda Boksa Organizo (WBO) de 1999 ĝis 2000, la titolon de la revuo Ring de 2004 ĝis 2005, kaj la titolon de la Monda Boksa Konsilio (WBC) dufoje inter 2004 kaj 2013. Entute, li venkis 15 kontraŭulojn en mondaj pezegulaj titolbataloj[10], kaj faris 12 sukcesajn titoldefendojn. En 2011, Vitali kaj lia pli juna frato Volodomir Kliĉko eniris la Guinness-Mondajn Rekordojn kiel fratoj kun plej multaj venkoj en mondaj pezegulaj titoloj (30 tiutempe; 40 en 2020)[11]. De 2006 ĝis 2015, Vitali kaj Volodomir (ankaŭ plurfoja mondĉampiono) dominis pezegulan boksadon, periodo vaste konata kiel la "Kliĉko-Epoko" de la divizio[12]. La lasta batalo de Klitschko estis en 2012, sed li restis la WBC-pezega ĉampiono je la aĝo de 42 jaroj kiam li anoncis sian emeritiĝon en decembro 2013.
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]Kliĉko formale komencis sian politikan karieron en 2006 kiam li atingis la duan lokon en la urbestra baloto de Kievo. En 2010, li fondis la partion Ukraina Demokratia Alianco por Reformo (UDAR) kaj estis elektita por ĉi tiu partio en la ukraina parlamenta elekto de 2012. Li estis gvida figuro en la Eŭromajdanaj protestoj de 2013-2014, kaj li anoncis sian eblan kandidatecon por la ukraina prezidanteco, sed poste retiriĝis kaj subtenis la finan gajninton Petro Poroŝenko. Li estis elektita urbestro de Kievo la 25-an de majo 2014[13]. Li estris la balotliston de la gajninto de la ukraina parlamenta elekto de 2014, la Petro Poroŝenko-Bloko, sed rezignis sian parlamentan seĝon por resti kiel urbestro de Kievo[14]. La 28an de aŭgusto 2015, la partio UDAR kunfandiĝis en Petro Poroŝenko-Blokon, kaj Kliĉko fariĝis la nova partiestro[15]. Kliĉko estis reelektita kiel urbestro la 15an de novembro 2015[16]. Kliĉko revivigis UDAR, kaj forlasis Petro Poroŝenko-Blokon en majo 2019 kaj samtempe anoncis, ke UDAR partoprenos en la ukraina parlamenta elekto de 2019 sendepende[17]. UDAR ne sukcesis gajni iujn ajn seĝojn[18].
Kliĉko estis reelektita por dua oficperiodo kiel urbestro en la komunumaj elektoj de Kievo en 2020, certigante 50.52% de la voĉoj ekde la unua raŭndo de voĉdonado kaj tiel evitante baloton de dua raŭndo. Post la rusia invado de Ukrainio, Kliĉko fariĝis internacia simbolo de ukraina rezistemo[19].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Vitali Kliĉko" (arkivo). Oficiala retejo de Vitali and Volodomiro Kliĉko.
- ↑ Vitali Klitschko sworn in as Kyiv mayor ([1]), Interfax-Ukraine (5-a de Junio 2014)
- ↑ "Klitschko resigns as BPP Solidarnist chairman". www.unian.info. 26-a de Majo 2016
- ↑ Q&A:Ukrainian parliamentary election (arkivo), BBC News (23-a de Oktobro 2012)
- ↑ Furman, Luke (25 December 2013) Vitali Klitschko Won't Rule Out Another Ring Return – Boxing News. Boxingscene.com.
- ↑ Weber, Fabian (29 February 2000). "Calling Dr. Klitschko". Cyberboxingzone.com.
- ↑ "У день пам'яті". (arkivo), 2-a de junio 2013.
- ↑ Vavrouška, Petr (1-a de januaro 2011). Šťastné děti okupantů
- ↑ Vladimir Rodionovich Klitschko dies; father of Wladimir and Vitali Klitschko – ESPN . ESPN.go.com (14-a de Julio 2011)
- ↑ "Територіальна оборона: Кличко кинув гранату і ліг під танк" (arkivo). Військовий навігатор . 23-a de Marto 2021.
- ↑ "Most boxing heavyweight world title fights won by brothers". Guinness-libro de rekordoj. 2-a de Julio 2011.
- ↑ "Can Mariusz Wach End the Klitschko Era of Dominance?" (arkivo). 6-a de Novembro 2012
- ↑ Klitschko officially announced as winner of Kyiv mayor election (arkivo) Interfax-Ukraine, 6-a de junio 2014
- ↑ Klitschko gives up seat in parliament (arkivo), Interfax-Ukraine (21-a de Novembro 2014)
- ↑ Klitschko becomes leader of Petro Poroshenko Bloc 'Solidarity' party (arkivo) Interfax Ukraine, 28-a de aŭgusto 2015
- ↑ Kyiv Mayor Klitschko reelected with 66.5% of vote, 100% of ballot protocols processed – preliminary data (arkivo) Interfax Ukraine, 16-a de novembro 2015
- ↑ Klitschko said that UDAR will go to the polls (arkivo), Ukrayinska Pravda, 18-a de majo 2019
- ↑ CEC counts 100 percent of vote in Ukraine's parliamentary elections (arkivo), Ukrinform, 26-a de julio 2019
- ↑ Mijnssen, Ivo (14-a de Marto 2022). "How the Klitschko brothers become Ukrainian resistance icons". Neue Zürcher Zeitung
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]

