Vitamino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vitaminoj estas molekuloj necesaj por la korpa funkciado, kiuj aŭ tute ne aŭ nur en malgranda kvanto estas produktataj de la korpo mem. Ili eniras la korpon per la nutraĵoj. La manko de vitamino kaŭzas karencajn malsanojn. Kelkaj molekuloj estas vitaminoj (ekz. C-vitamino) por la homo, sed ne por aliaj bestoj (rato porko). Ili funkcias multfoje en la metabolo kiel koenzimoj.

La grupigo okazas surbaze de la solvebleco.

La hidrosolveblaj (akvosolveblaj) estas la vitaminoj de la B-grupo, C-vitamino, kiuj ne povas deponiĝi, la ne uzata restaĵo forlasas la korpon.

La liposolveblaj vitaminoj iomete povas deponiĝi (A, D, E, K vitaminoj)

Dumvintre oni povas uzi eĉ pulvorajn, tablojdajn (ŝaumtablojdo) vitaminojn. Ili estas tre proponataj por gravedaj, suĉigintaj virinoj aŭ post grava malsano. Ili estas ofte uzataj aldone dum forta trejnado kaj dieto. Ne nur la kvanto gravas, sed la proporcio de la diversaj vitaminoj, tiel oni devas konsulti kuraciston.