Vitamino C

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La vitamino C (populara nomo por askorbata acido, kio estas kemie oksida produkto de la L-sorbozo).

Nur la korpo de homo, simioj kaj la kobajo ne kapablas ĝin mem produkti. Ĝi estas grava faktoro de la oksidaj procezoj de la organismo, ĝi necesas por la bonstato de la interĉela materio, la konektivaj histoj, ostoj, dentoj, angioj. La taga bezono de homo estas minimume 20 mg., prefere 75 mg kaj ĉe graveduloj kaj junuloj 100–120 mg.

Manko de la C-vitamino antaŭhelpas la malfortiĝon de la imuneca sistemo, tiel kaŭzante malvarmumon, gripon (influencon).

Karencaj malsanoj de la vitamino c estas atrofio de gingivo kaj skorbuto.

Ĝia efiko: ĝi donas H en kelkaj redoksaj reakcioj.

Ĝin entenas kruda kaj acida brasiko, cepo, kivo, citrono, oranĝo, kapsiko, rozbero (eglanterifrukto).

La vitamino C dum kuirado malkomponiĝas. La frostigitaj plantoj konservas la vitaminan enhavon.