Vitamino E

El Vikipedio, la libera enciklopedio

E-vitamino (tokoferolo) helpas la estiĝon de la eritrocitoj, elformiĝon de la muskolaj kaj aliaj histoj.

En la naturo troviĝas la alfa-tokoferolo.

Ties efiko malsamas je la diversaj mamuloj. La inaj ratoj abortas dum gravedo, la virratoj ne produktas konvenan spermon. La kuniklo suferas je muskola atrofio, la simioj je anemio. Karenca malsano ĉe homo ne estas konata.

Ĝin enhavas

  • plantaj oleoj (kuiroleo)
  • fruktoj i.a. kivo
  • viandaĵoj

Vidu ankaŭ

Vitamino.