Vitangelo Nalli

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vitangelo NALLI (naskiĝinta en 1876; mortinta en 1932 en Genova) estis itala esperantisto kaj doktoro pri medicino. En 1903 ekpropagandis Esperanton en Palermo kaj gvidis kursojn ankaŭ ĉe la universitato. Li fondis la Sicilian Federacion Esperantan (por kies patronado li akiris altrangulojn) kaj la revuon Idealo. Li verkis gramatikon. Translokiĝinte en Tunision en 1909, li forlasis la movadon.