Vito Tornillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vito Tornillo
Vito Tornillo en 2021, dum la projekto Erasmus+ en Parmo, Italio
Vito Tornillo en 2021, dum la projekto Erasmus+ en Parmo, Italio
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1958 (1958-09-21) (65-jaraĝa)
en Calitri
Lingvoj italaEsperanto
Nacieco italo
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Sekretario de IFEF (ekde 2010)
vdr

Vito TORNILLO (naskiĝis la 21-an de septembro 1958 en Calitri) estas itala trajnestro en Bolonjo, poste estro de la vojaĝanta personaro kaj ĉe la operativa ĉambro de Trenitalia. Li esperantistiĝis entuziasme en 1989 kaj de tiam membro de la Itala Fervojista Esperanto Asocio. Li estis Sekretario de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la internacia fervojista kongreso en Cervia en 1993. Li estis LKK-ano pri la fakaj aferoj en la internacia fervojista kongreso en Trieste en 2009, prezentis ĉefan prelegon. Organizis internacian fervojistan kongreson en San Benedetto del Tronto en 2014 (kun Bolognesi kaj Tomba), prezentis ĉefan prelegon. En 2015 estis LKK-ano de la itala esperanto kongreso en San Benedetto del Tronto. IFEA-estrarano/-Sekretario (ekde 2013-), li kunredaktas la revuon Itala Fervojisto Informa Bulteno kaj agadas por la Itala Fervojista Esperanto-Asocio (IFEA) en la IFEF-Fervojfaka Komisiono. En Sofio BG 2010 li elektiĝis IFEF-Sekretarion, tio konfirmiĝis en Artigues 2013, en Varna 2016[1] kaj en Malago 2019.

Vito Tornillo estas sekretario de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) ekde 2010.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Itala Fervojisto 2018/04 (s) paĝo 14