Vitold Konstantinoviĉ Tenisov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vitold Konstantinoviĉ TENISOV, ruso, eksoficiro. Naskiĝis en 1872, mortis en la 25-a de novembro 1922. Esperanton ellernis en 1893 en Niĵnij kaj altiris multajn oficirojn al Esperanto. En multaj urboj agis por Esperanto. Siajn lastajn jarojn li pasigis en malriĉeco en Barnaul (Siberio), kie fondis Esperanto-Grupon kaj eldonis manskribatan rondirantan gazeton „Fajrerĉeno“.