Vitristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vitraĵisto)
Tiu ĉi poŝtmarko de Deutsche Bundespost, eldonita en 1986, festas vitristojn.
Aro da vitristaj laboriloj (vitrista laborilaro)

Vitristo estas metiisto kiu metas, riparas kaj anstataŭigas vitraĵojn kaj ankaŭ fiksas vitralojn en kadroj kaj fenestroj. Vitristo ankaŭ estas implikita en la konstruado kaj anstataŭigo de vitraj muroj kaj pordoj, same kiel la konstruado de diversaj vitraj mebloj, kiel tabloj, speguloj kaj similaj. Li krome preparas vitrajn konstruaĵojn, kiuj estas ĉefe uzataj por konstruado de oficejaj konstruaĵoj, sed ankaŭ uzataj por la dezajno de loĝkonstruaĵoj.

Vitraloj estas konceptitaj, desegnitaj kaj realigataj de artistoj nomataj vitralistoj, sed en la produktado kaj la muntado ofte helpas metiistaj vitristoj.

Vitristo dum sia laboro

En sia laboro, vitristo ĉefe uzas kelkajn laborilojn, inkluzive de tiuj estas la vitrotranĉilo, sablopapero, pinĉilo kaj segilo. En Usono la metilernanto de la vitristo studas kaj talentas de ĉirkaŭ tri jaroj [1]

Tipajn taskojn por vitristo estas:

  • Sekvi skizojn aŭ specifaĵojn.
  • Forigi ajnan malnovan aŭ rompitan vitron antaŭ ol instali anstataŭan.
  • Tranĉi vitron al la specifita grandeco kaj formo.
  • Fari aŭ instali vitrajn skarpojnmuldaĵojn por vitra instalado.
  • Aligi vitron en skarpojn aŭ kadrojn per klipoj, muldaĵoj aŭ aliaj tipoj de fermiloj
  • Aldonu veteran izoladon aŭ mastikon ĉirkaŭ la bordoj de la fenestro por izoli artikojn.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. How to Become a Glazier, kiel fariĝi vitristo (Usona ministerio de laboro),

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]